Saluton karaj membroj kaj subtenantoj!

Laŭ neformala listo de agoj de nia Vikimedia uzanto-grupo, publikigata en Meta-Vikio mi kompilis raporton pri nia agado en 2013, vidu ĝin en:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports/2013
(la paĝo estas redaktebla). Mi petis dissendon de la raporto en la dissendolisto WikimediaAnnounce-l por sciigi tutan Vikimedian komunumon.

Ĉar hodiaŭ finiĝas periodo de oficiala rekono de nia grupo mi jam petis la komitaton pri partneraj organizoj (AffCom) pri plilongigo de la rekono.

Amike salutas

--
KuboF Hromoslav
SKEJ - Slovenská esperantská mládež, http://skej.esperanto.sk/
Slovenská esperantská federácia
Wikimedia Slovenská republika, http://wikimedia.sk/
Esperanto kaj Libera Scio