Saluton kara!
En Vikimedio EO ni organizas novan konkurson - *aparten specialam* - al kiu mi kore invitas vin!
Per kio speciala? *Ĝi okazas en la angla Vikipedio!* Vizitu la konkursan paĝon! https://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:CEE_Spring_2022
En Vikimedio EO *ni laboras ankaŭ pri Esperanto*, ne nur *en* ĝi. Kaj ne-Esperantaj Vikipedioj estas bonegaj por tiu ĉi celo! Avantaĝo estas, ke helpi verki pri Esperanto povas ankaŭ neesperantistoj. Tamen, spertoj de esperantistoj kiel vi estas ege valoraj kaj gravaj en tia ĉi konkurso, ĉar vi povas koncentriĝi pri la plej gravaj aferoj kaj aparte bone konas fontojn de kiuj vi povas citi informojn!
Tial mi invitas vin (se vi bone verkas en la angla) ankoraŭ hodiaŭ *legi detalojn kaj mem partopreni https://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:CEE_Spring_2022*!
La konkurso VikiPrintempo COE fokusiĝas pri la regiono de *Centra kaj Orienta Eŭropo*. Kaj ĉar Esperanto devenas ĝuste de tiu regiono, ni povis facile inkludi ĝin. Fakte, dum lastaj jaroj partoprenantoj de VikiPrintempo en aliaj lingvoj plendis, ke ne estas sufiĉa materialo en la angla, de kiu ili povus traduki - tio estis nia inspiro por helpi krei altkvalitajn artikolojn pri Esperanto en la angla Vikipedio.
Apartan atenton ni dediĉas al la *altprioritataj artikoloj pri Esperanto kaj L. L. Zamenhof*. Ideale la konkurso (kaj vi ;) helpu al ili esti elstaraj!
La konkurso daŭros *ĝis la 31-a de Majo 2022*, do venu kaj helpu kunverki https://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:CEE_Spring_2022! Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Wikimedia EO (VMEO) https://esperanto.wiki/ Prezidanto
wikimedia-eo@lists.wikimedia.org