Saluton.
*Resumo:* Ni organizas artikol-verkan konkurson en la angla Vikipedio kun
subkategorio pri Esperanto. *Ni serĉas volontulojn por pluraj aferoj
<https://iloj.esperanto.wiki/openproject/projects/cee-spring-english-2022/work_packages?query_id=75>*,
nun precipe por kreo de konkursa paĝo en Vikipedio, tradukado al la angla
kaj verkado de varbaj tekstoj. Sekvan jaron ni povos organizi en pluraj
lingvoj, do nuntempaj volontuloj povas nun spertiĝi kaj sekvan jaron
organizi. Interesiĝantoj kontaktu min!
*Longa versio*:
En VMEO ni baldaŭ lanĉos artikol-verkan konkurson pri Centra kaj Orienta
Eŭropo - sed en la angla Vikipedio kaj kun subkategorio pri Esperanto
😎 Labori en la angla Vikipedio estas por ni aparta defio. Sed ni jam havas
spertojn pri tiaj konkursoj en Esperantaj vikioj, do ni scias kion fari.
*Kial en la angla?* VMEO laboras ne nur pri Esperantaj Vikimediaj projektoj
sed ankaŭ pri Esperanto en alilingvaj Vikimediaj projektoj. Danke al tio
povos Esperanton malkovri ankaŭ homoj, kiuj ... ehm ... ankoraŭ ne parolas
Esperanton 😅
Ttiu ĉi fojo estas la unua kaj testa. Sekvajn fojojn ni povos organizi
tiajn konkursojn en pluraj lingvaj versioj de Vikipedio (ekz. la franca,
hispana, portugala ks) kaj tiel instigi verkadon pri Esperanto en tiuj
lingvoj.
Ideale vi kiel nia aktivulo povu spertiĝi organizante tiun ĉi konkurson
kiel kunorganizanto / helpanto, kaj sekvan jaron mem ĉeforganizi kun propra
teamo en iu Vikipedio. Eĉ se vi ne volas poste mem organizi, ĉiuokaze ni
bezonas vin por helpi nun ;-)
Nun mi serĉas tiajn kapablajn homojn, kiuj volas helpi nun pri la angla,
kaj laŭeble ankaŭ sekvan jaron organizi mem. Danke al niaj spertoj de
multaj konkursoj kaj projekta mastrumado ni povos gvidi vin en ĉiu paŝo kaj
laŭbezone helpi.
Nun la plej urĝaj aferoj estas:
1. kreo de konkursa paĝo en la angla Vikipedio
2. tradukanto al / korektanto de angla lingvo
3. verkanto de "reklamaj" (varbaj, allogaj) tekstoj (merkatikisto)
Ĉiuj bezonataj roloj / taskoj, kiuj ankoraŭ bezonas sian respondeculon
estas ĉe nia projekto-mastrumilo:
https://iloj.esperanto.wiki/openproject/projects/cee-spring-english-2022/wo…
*Kiam?* Tre baldaŭ! La konkurso komenciĝos jam la 15-an de Aprilo. Sed krom
la supre menciitaj urĝaj taskoj / roloj, plejparto estos bezonata iom poste.
Se vi volas preni iu(j)n el tiuj taskoj, kontaktu min!
Se vi konas iun, kiu eble volus helpi, kontaktu lin / ŝin kaj proponu la
aferon.
Do aldonu vian manon al la laboro kaj kune ni disvastigos liberan scion pri
Esperanto al ĉiuj Vikipedioj!
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto