Saluton!
En la Vikimedia movado ni ree kaj ree alfrontas la saman problemon: kutimaj verkoj estas protektataj per aŭtoraj rajtoj kaj pro tio ni ne povas ilin uzi en Vikimediaj projektoj. La problemo eĉ pligrandiĝas, se la aŭtoro forpasas kaj ties familio ne estas konata aŭ ne pretas cedi pri (hereditaj) aŭtoraj rajtoj.
Okazis, ekzemple, ke slovaka amatora Esperanta verkisto forpasis kaj lia familio postulis tre grandan sumon kontraŭ liaj poemoj. Slovakoj ne povis tiom pagi kaj la granda poemaro ŝajne estas poreterne pereita. Ĉu la verkisto volus disvastigi siajn poemojn, ekz. en Vikifontaro? Nu, mi ne scias. Sed ĉar li ne liberigis ilin, ni ŝajne neniam plu pvos tion fari.
Aliflanke, ankoraŭ vivas multaj kapablaj kaj kreemaj homoj, kiuj volonte provizos siajn librojn, filmojn aŭ muzikon por Vikifontaro aŭ Komunejo. Se nur se tio estos sufiĉe facila. Kun ties bonvolo povos niaj projektoj tre kreski!
Tial E@I (konata pro lernu.net, Somera Esperanto-Studado, sed ankaŭ diversa Vikimedia agado kaj simile) monpetis ĉe la Fondaĵo Vikimedio por projekto por plifaciligi liberigadon de propraj verkoj (kiu estos eĉ pli kapabla ol OTRS). Se vi kredas je la projekto, bonvolu subskribiĝu ĉe la ligita paĝo en la sekcio "Endorsements", eventuale komentu ĉi tie aŭ en ties diskutpaĝo. https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Project/E@I/Testamentu#Endorsements
Antaŭdankon! KuboF Hromoslav
Subskribita
________________________________ De: WikiEO-l wikieo-l-bounces@lists.wikimedia.org en nombre de KuboF Hromoslav kubof.hromoslav@gmail.com Enviado: sábado, 15 de diciembre de 2018 6:24 a.m. Para: ELiSo; ELiSo-anoncoj; La esperanta vikipedio. / Esperanto Wikipedia discussion Asunto: [WikiEO-l] 1 via subskribo por pli facila liberigado
Saluton!
En la Vikimedia movado ni ree kaj ree alfrontas la saman problemon: kutimaj verkoj estas protektataj per aŭtoraj rajtoj kaj pro tio ni ne povas ilin uzi en Vikimediaj projektoj. La problemo eĉ pligrandiĝas, se la aŭtoro forpasas kaj ties familio ne estas konata aŭ ne pretas cedi pri (hereditaj) aŭtoraj rajtoj.
Okazis, ekzemple, ke slovaka amatora Esperanta verkisto forpasis kaj lia familio postulis tre grandan sumon kontraŭ liaj poemoj. Slovakoj ne povis tiom pagi kaj la granda poemaro ŝajne estas poreterne pereita. Ĉu la verkisto volus disvastigi siajn poemojn, ekz. en Vikifontaro? Nu, mi ne scias. Sed ĉar li ne liberigis ilin, ni ŝajne neniam plu pvos tion fari.
Aliflanke, ankoraŭ vivas multaj kapablaj kaj kreemaj homoj, kiuj volonte provizos siajn librojn, filmojn aŭ muzikon por Vikifontaro aŭ Komunejo. Se nur se tio estos sufiĉe facila. Kun ties bonvolo povos niaj projektoj tre kreski!
Tial E@I (konata pro lernu.net, Somera Esperanto-Studado, sed ankaŭ diversa Vikimedia agado kaj simile) monpetis ĉe la Fondaĵo Vikimedio por projekto por plifaciligi liberigadon de propraj verkoj (kiu estos eĉ pli kapabla ol OTRS). Se vi kredas je la projekto, bonvolu subskribiĝu ĉe la ligita paĝo en la sekcio "Endorsements", eventuale komentu ĉi tie aŭ en ties diskutpaĝo. https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Project/E@I/Testamentu#Endorsements
Antaŭdankon! KuboF Hromoslav
_______________________________________________ WikiEO-l dissendolisto WikiEO-l@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
wikimedia-eo@lists.wikimedia.org