Saluton!
Ĝoje estas vidi vian reiniciaton!
Pri perado de mono mi povas helpi! (mi devas kontroli ĉe VFM ĉar pasintece
ili postulis, ke almenaŭ 2 homoj de la grupo havu aliron al la konto, mi ne
certas kiel estas nun)
Mi ankaŭ havas ideojn kiel merkatiki la konkurson por havi preparitajn
partoprenontoj kaj longtempajn rezultojn. (tiujn mi pripensis nur
lastatempe kaj ili bezonas iom da testado)
PS: Fakte, mi dirus, ke se vi pagis propran monon pro neantaŭvidebla ŝanĝo
de kurzoj, kiam ELiSo havos propran monon, ni repagos vin 😉
Kaj estontece ni verku monpeton kiu kalkulas pri tio.
Amike
KuboF Hromoslav
Dňa so, 23. feb 2019 20:40 Juan Sebastian Quintero Santacruz <
diabulus999(a)gmail.com> napísal(a):
Saluton!
VAZ estis interesa iniciato pasintjara. Por okazigi ĝin ree mi postulus
pli da helpo, ĉefe pri la pago de la premiojn.
Pasintjare mi ricevis la grant pli malpli unu-du monato antaŭ ol la
komenco de la konkurso por pagi la propagandon (kiel en la revuo Esperanto,
ekz.). Poste la prezo de dolaro kaj eǔro multe plialtiĝis kompare al mia
nacia valuto, tio signifas ke mi devis uzi monon propran por parte pagi la
premiojn. Do, por reokazigi la konkurson necesas almenaǔ unu personon por
ricevi la monon kaj pagi la premiojn kaj la aliajn aferojn de la konkurso
(propagando en Facebook, ktp). Krome, mi jam ne plu povas fari tion ĉar mi
devis fermi mian bankokonton januare.
Siriox
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso