Saluton.
Do bedaŭrinde ZEOj ne partoprenos kiel kutima membro de VAM, sed tamen
restas pluraj ebloj por ni.
1) Vere ekscii, ĉu inter la jam partoprenontaj monumentoj estas ZEOj.
Depende de la rezultoj ni decidus ĉu partorpeni (se estus 20 tiaj ZEOj
entute, ŝajne ne indus fari grandan kampanjon). Tio, krom la baza afero de
provizo de liberaj fotoj de ZEOj, helpus plividebligi Esperanton en la
internacia vikimedia komunumo kaj speciale ELiSon, kaj (esper)eble instigus
esperantistojn pli partopreni vikimedian movadon.
2) Fari propran konkurson nur pri ZEOj. Por tio indus finfine havi bonan
datumbazon de ZEOj, laŭeble ĝin importi al Vikidatumoj kaj krei listojn en
Vikipedio(j). Fari monpeton ne estus granda problemo, sed ni certe bezonos
prizorgi bankokonton.
3) Teorie ni povas ne organizi ion rilatan, sed ni jam havas movkvanton,
kiun indas utiligi ;-)
Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
2017-03-15 16:29 GMT+01:00 Juan Sebastian Quintero Santacruz <
diabulus999(a)gmail.com>gt;:
Saluton!
Mi ion parolis pri la afero kun membroj de la internacia teamo de WLM [1].
Fadeno estis malfermita en Phabricator [2] kaj fine estas decido. Eblas al
ni partopreni sub kelkaj kondicxoj:
* La listoj de monumentoj devas esti registritaj de sxtata ento. Do, la
listo kiun ni havas de UEA pri ZEOj (Monumente pri Esperanto) ne taugas.
* Cxiu foto devas povi partopreni de la Internacia konkurso kaj nur fotoj
en tiuj sxtataj listoj povas tion fari. Tial, fotoj pri ZEOj devus esti jam
en oficiala listo de alia lando partoprenanta de WLM
Mi konsilas legi [1] kaj [2] por pliaj detaloj sed resume, ni nur povus
partopreni kun ZEOj jam listigitaj oficiale fare de aliaj landoj ankau
partoprenantaj. Ni iel (per robotoj plejeble) sercxus tiujn ZEOjn inter la
fotoj alsxutitaj kadre de la konkurso kaj povas disdoni proprajn premiojn
Cxu vi konas ZEOjn jam listigitaj ekzemple en la listoj de Vikimedio
Nederlando au alia? Cxu vi pensas ke cxi tiu metodo validas por ni?
[1]
https://commons.wikimedia.org/wiki/User_talk:Effeietsanders#
WLM_in_Esperantujo
[2]
https://phabricator.wikimedia.org/T159754
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso