Saluton.
Do bedaŭrinde ZEOj ne partoprenos kiel kutima membro de VAM, sed tamen restas pluraj ebloj por ni.
1) Vere ekscii, ĉu inter la jam partoprenontaj monumentoj estas ZEOj. Depende de la rezultoj ni decidus ĉu partorpeni (se estus 20 tiaj ZEOj entute, ŝajne ne indus fari grandan kampanjon). Tio, krom la baza afero de provizo de liberaj fotoj de ZEOj, helpus plividebligi Esperanton en la internacia vikimedia komunumo kaj speciale ELiSon, kaj (esper)eble instigus esperantistojn pli partopreni vikimedian movadon.
2) Fari propran konkurson nur pri ZEOj. Por tio indus finfine havi bonan datumbazon de ZEOj, laŭeble ĝin importi al Vikidatumoj kaj krei listojn en Vikipedio(j). Fari monpeton ne estus granda problemo, sed ni certe bezonos prizorgi bankokonton.
3) Teorie ni povas ne organizi ion rilatan, sed ni jam havas movkvanton, kiun indas utiligi ;-)
Amike