Saluton.
Dum lasta tempo ni laboris en la Prepara Komisiono (por meti ELiSon al sekva nivelo) kaj okazis:
1. mi *kunsidis kun AffCom* (Komisiono pri aligitaj organizoj de VMF), ili donis al mi multajn utilajn informojn, konsultis niajn imagojn pri estonteco kaj kuraĝigis nin pluiri - raporton de la kunsido mi provizis al la Komisiono; 2. ni *volas esti rekonitaj kiel "Tema organizo"* (simile kiel en Esperantio estas "Fakaj organizoj") - tiel VMF rekonos kvaliton de nia organiziĝo kaj agado kaj ni estos "oficialaj" reprezentantoj de Esperanto en la Vikimedia mondo; 3. por iĝi "Tema organizo" ni *devos laŭjure registriĝi* - tiel ni devos prioritate elekti landon por registriĝo kaj verki statuton - tio okazos en sekvaj malmultaj monatoj kaj ni kalkulas pri viaj ideoj kaj proponoj!
Danke al tio ĉi ni havos *klaran organizan strukturon*, do ni scios kiu estas respondeca pri kio kaj kiu povas fari kiujn decidojn (multe pli simplaj kaj tempoŝparaj proceduroj ol ni havas nun), ni iĝos *oficialaj reprezentantoj de Esperanto* en la Vikimedia mondo, kaj malfermiĝos al ni la pordo por *ricevi monsubtenon* de VMF por tutjara laboro (enkalkulante dungitojn).
La vojo estas ankoraŭ longeta (ni kalkulas pri fino de 2020 por finlabori ĉion) kaj ni informados vin kiam io grava okazos survoje.
*Bonvolu*, se estas io en tiu ĉi mesaĝo, kion vi konsideras esti barilo sur la vojo - tuj respondu kaj ni diskutu! Aliokaze mi dimanĉe, la 3an de Novembro oficiale informos AffCom-n pri nia intenco iĝi Tema organizo.
Persona aldono: Mi estas tre ekscitita pri tiu ĉi evoluo! Ni kreskos kaj kiel organizo, kaj kiel homoj, eĉ pli multe subtenos Vikipedion kaj, nelaste, piedbatos la vojon por aliaj Esperantlingvaj Vikimediaj organizoj, kiuj naskiĝos paralele apud ni! Zamenhof ĝojus! Kaj ankaŭ ĝoju!
de la Prepara Komisiono KuboF Hromoslav
On Thu, Oct 31, 2019 at 6:54 PM KuboF Hromoslav kubof.hromoslav@gmail.com wrote:
Saluton.
Dum lasta tempo ni laboris en la Prepara Komisiono (por meti ELiSon al sekva nivelo) kaj okazis:
Mi nur volas gratuli vin pro via multe da laboro kiu multe da sukceso. Dankon.
Porinforme: mi ĵus oficiale informis AffCom-n pri nia volo iĝi Tema organizo.
Nia sekva paŝo estas prepari nian novan statuton. La subpaŝo estas elekti la landon por oficiale registriĝi. Tio estas laboro de la Prepara komisono kaj ni informos vin, kiam estos tempo por konsultado kaj / aŭ decidado.
Trio: Dankon pro viaj kuraĝigaj vortoj! Ili fakte venu al la tuta Prepara komisiono - mi ne faras tion sola. Ni ankaŭ memoru pri la pluraj generacioj de entuziasmuloj, kiuj preparis la Esperantan komunumon tiel, ke nun ni povas tiom multe specialiĝi!
Amike KuboF Hromoslav
ut 5. 11. 2019 o 20:59 Universero, Trio trio@esperanto.org napísal(a):
On Thu, Oct 31, 2019 at 6:54 PM KuboF Hromoslav kubof.hromoslav@gmail.com wrote:
Saluton.
Dum lasta tempo ni laboris en la Prepara Komisiono (por meti ELiSon al
sekva nivelo) kaj okazis:
Mi nur volas gratuli vin pro via multe da laboro kiu multe da sukceso. Dankon.
-- trio <=> 三人 <=> http://trio.sen.limo/ #Esperanto , The International Language! What's that? http://Esperanto.Org/
Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
wikimedia-eo@lists.wikimedia.org