Porinforme: mi ĵus oficiale informis AffCom-n pri nia volo iĝi Tema organizo.
Nia sekva paŝo estas prepari nian novan statuton. La subpaŝo estas elekti la landon por oficiale registriĝi. Tio estas laboro de la Prepara komisono kaj ni informos vin, kiam estos tempo por konsultado kaj / aŭ decidado.
Trio: Dankon pro viaj kuraĝigaj vortoj! Ili fakte venu al la tuta Prepara komisiono - mi ne faras tion sola. Ni ankaŭ memoru pri la pluraj generacioj de entuziasmuloj, kiuj preparis la Esperantan komunumon tiel, ke nun ni povas tiom multe specialiĝi!