Saluton,
mi preferas la solvon de "financial sponsor". Se WM Slovakio tion
volas fari, estus tre bonveniginda. :-)
Sincere
Ziko
2014-09-16 23:32 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof(a)i-espero.info>fo>:
Estraro de Vikimedio SK konfirmis, ke ELiSo rajtas uzi
ties konton!
Estis ankaŭ propono pri persona kunhavata konto, kio efektive _eblas_ -
Marek jam proponis sin.
Nun mi nur ne certas pri (mal)avantaĝoj de la du solvoj - komentu laŭvole!
Mi dume ne pensis pri "travidebla" konto, se estus postulo, eblus tian fari
(iel). Por protokoli uzitan monon mi pensis pri retsistemo evoluita en
Vikimedio CZ -
http://tracker.wikimedia.cz/tickets/
Amike
2014-09-16 10:15 GMT+02:00 Marek Blahus <marek(a)blahus.cz>cz>:
Saluton,
se Vikimedio Slovakio kaj ĝia konto jam estas agnoskitaj de Vikimedia
Fondaĵo, mi poras uzon de ĝi kiel nia "sponsoro". Mi antaŭvidas ke la
"kontrakto" inter ELiSo kaj VMSK estos konata al VMF (kaj deviga al VMSK jam
pro ties rilatoj al VMF), pro kio ne ekestos problemo eĉ se KuboF
neantaŭvideble malfariĝus prezidanto de VMSK aŭ simile.
La ligo VMF <-> VMSK <-> UEA <-> E-istoj tutmonde tre bonas laŭ mi.
Se necesas aŭ utilas por pli da supervidado ke kroma persono aliru la
konton, mi kiel Ĉeĥi-loĝanto proponas min por esti tia kromulo. Mi ja estas
membro de VMSK, sed ne tre aktiva, kaj samtempe de ELiSo. Aliflanke, se la
konto estas "travidebla" (mi supozas tion), eble eĉ simpla publika
kontroleblo de ĝi sufiĉos por ELiSo-anoj?
Amike,
Marek
Je 2014-09-16 05:19, Juan Sebastian Quintero Santacruz skribis:
Saluton.
Lau tiuj kondicxoj ne indas UEA-Konto cxar ni ne povus peri per gxi
monon. Kial WMF malakceptas sendi monon al gxi?
De la du ebloj, estus pli bone la unua, kiu permesas pli da
sendependeco. Sed por tio mi imagas bezonatas du personoj samlandaj, kaj
cxe ni tio estas malfacile. Do, sed ne estas problemo por VM Slovakio,
mi apogas la duan.
Ame(er)ike
El lunes, 15 de septiembre de 2014, Michal Matúšov <kubof(a)i-espero.info
<mailto:kubof@i-espero.info>> escribió:
Sal.
Mi komunikis kun UEA kaj WMF pri nia monkonto. UEA akceptas krei por
ni UEA-konton sed WMF malakceptas sendi al ĝi monon.
Nun ni havas du eblojn:
1) krei personan bankokonto kunhavatan de almenaŭ du personoj, kiuj
estos respondecaj pri la sekva monpeto
2) trovi "fiscal sponzor" - organizon, kiu akceptos la monpeton kaj
prizorgos ĝin: vidu ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Fiscal_sponsorships
Mi dume pensas pri fiskala sponzoro Vikimedio Slovakio - laŭplane mi
tie estos prezidanto dum sekvaj 3 jaroj kaj facile mi povas doni
aliror al alia Slovaki-/Ĉeĥi-loĝanto. Tiel eblus en eŭrozono senpage
ĝiri monon, kaj por aliaj aktivuloj eblus senpage ĝiri monon al ties
persona UEA-konto.
Ĉu aliaj opinioj?
Ĉu nun por ni indas UEA-konto?
Amike
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
--
Michal Matúšov
SKEJ - Slovenská esperantská mládež,
http://skej.esperanto.sk/
Slovenská esperantská federácia (podpredseda)
Wikimedia Slovenská republika, (predseda)
http://wikimedia.sk/
Esperanto kaj Libera Scio
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso