Sal.
Mi komunikis kun UEA kaj WMF pri nia monkonto. UEA akceptas krei por ni
UEA-konton sed WMF malakceptas sendi al ĝi monon.
Nun ni havas du eblojn:
1) krei personan bankokonto kunhavatan de almenaŭ du personoj, kiuj estos
respondecaj pri la sekva monpeto
2) trovi "fiscal sponzor" - organizon, kiu akceptos la monpeton kaj
prizorgos ĝin: vidu ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Fiscal_sponsorships
Mi dume pensas pri fiskala sponzoro Vikimedio Slovakio - laŭplane mi tie
estos prezidanto dum sekvaj 3 jaroj kaj facile mi povas doni aliror al alia
Slovaki-/Ĉeĥi-loĝanto. Tiel eblus en eŭrozono senpage ĝiri monon, kaj por
aliaj aktivuloj eblus senpage ĝiri monon al ties persona UEA-konto.
Ĉu aliaj opinioj?
Ĉu nun por ni indas UEA-konto?
Amike