Kara KuboF, estus bone se vi atentigas pri ĉi tio al la vikipediistoj kiuj ne partoprenas ĉi-diskutliston sed legas la diskutejon en Vikipedio. Mi estis iom for de "Vikimediujo" dum la lastaj semajnoj, do mi ne scias ĉu vi jam faris tion.
Mi ŝatus partopreni sed ĉi-momente ne eblas :(
Elkore, Remux El 17/02/2014 15:22, "KuboF Hromoslav" kubof@i-espero.info escribió:
Sal karaj.
En Aprilo (11-13) okazos tutmonda Vikimedia Konferenco en Berlino, Germanio. ELiSo estis konsiderita sufiĉe aktiva por povi sendi al la konferenco 2 reprezentantojn (kun repagitaj kostoj). Mi mem iros nome de Vikimedio Slovakio (kaj skribos ELiSon kiel aldonon), do krom mi ni eble povus prizorgi du pliajn. Sed registrado finiĝos hodiaŭ noktomeze, do interesiĝantoj bonvolu rapide vidu jenon: http://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2014 Prefere vi skribu al tiu ĉi listo antaŭ vi registros vin, por ke ni ne havu 5 reprezentantojn (kvankam ŝajne pli facilos forigi iun ol aldoni...). Amike
-- KuboF Hromoslav SKEJ - Slovenská esperantská mládež, http://skej.esperanto.sk/ Slovenská esperantská federácia Wikimedia Slovenská republika, http://wikimedia.sk/
Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso