Saluton.
Ĝis kiam ni ne havas pli firman strukturon (ekzemple estraron) kaj internan
diskutilon disponeblan al ĉiuj aktivuloj, uzi Meta-vikion ja estas bona
ideo! Sed kiam estas malmultaj kandidatoj, mi persone konsideras uzon de
Meta-vikio inda nur por arĥivigi la aferon por sekvaj generacioj.
Ĝis nun ni havas nur 2 kandidatojn, do elektado estas sufiĉe facila. Ni
tamen devas prizorgi organizajn aferojn pro tempaj limigoj de unu el
kandidatoj. Dum sekvaj tagoj ni informos pri la stato.
Amike
KuboF Hromoslav
ne 25. 11. 2018 o 11:05 Mathieu Lovato Stumpf Guntz <
psychoslave(a)culture-libre.org> napísal(a):
Dankon Kubof por via mesaĝo.
Kion opinias vi pri disktuti pri tio ankaŭ ĉe Meta?
Ni povus ankaŭ listi le celojn ke ni deziras atingi dum la pinkunveno
rilate al ELISo, do kandidatoj povas pli klare indiki kiel ili povas bone
helpi atingi ilin. Nu, fakte ni eble ni havos tiom da kanditatoj, do eble
ĝi estus tro formala procedo por nia tema grupo.
Ia ajn, estus bona ke ni havas klarajn celojn, kaj alemaŭ ke ni listas
interesatajn personojn ĉe Meta, mi opinias.
Se vi konsentas kun uzi Meta, vi povas uzi tiun paĝon:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/2019/Vikimedia_Pi…
Ĝis baldaŭ
Le 18/11/2018 à 21:34, KuboF Hromoslav a écrit :
Saluton!
Ni, ELiSo, havas 1 lokon por partopreno en la pinta renkontiĝo de la
Vikimedia movado (kiu okazos fine de Marto 2019). Registriĝi ni povas ĝis
la 17a de Decembro 2017.
Nia partoprenanto
- bone konu ELiSo kaj nian laboron,
- interesiĝu pri tutmovada mastrumado kaj la strategia procezo,
- kapablu bone aktive partopreni en grupaj diskutoj.
Vidu pli ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Summit_2019
Ĉu tio validas por vi? Skribu al tiu ĉi listo ĝis la 25a de Novembro
(enkalkulante). Poste ni elektos la reprezentonton.
Jen pliaj detaloj pri la renkontiĝo:
La Vikimedia Pintkunveno (angle "Wikimedia Summit", antaŭe "Vikimedia
konferenco" kaj pli antaŭe "Renkontiĝo de landaj asocioj") estas la plej
alta renkontiĝo de la organizita parto de la vikimedia movado. Nun ŝanĝiĝis
ĝia celaro kaj sekve ankaŭ formo. Nove ĝi celos al:
- pliprogresigo kaj partoprenigo en la strategia procezo
- tutmovada mastrumado je alta nivelo (do ellaso de plejparto de
detaloj)
Hodiaŭ mi partoprenis en klariga voko kun la organizanto. Li atentigis, ke
la programo estos kreota post kiam homoj registriĝos (kaj surbaze de tio).
Sed klaras, ke la formo de la programo estos precipe grupa diskutado,
"konstanta fluo de informetoj" kaj *ne* kutimaj 1-horaj prelegoj. Ankaŭ,
kutima lernado per sesioj ne estas planata (ĝi estas ŝovita al regionaj kaj
fakaj vikimediaj renkontiĝoj - laŭ mi sufiĉe bona decido!)
Aldone, nia reprezentanto havos ŝancon partopreni en "Lernaj tagoj" post
la ĉefa kunveno. Ĝi celas "trejni treniston", vidu detalojn ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Learning_and_Evaluation/News/Training_of_Tr…
Mi atentigas, ke tiuj, kiuj registriĝos frue havos pli altan ŝancon
partorpeni! Bona kialo por nia frua registriĝo!
Amike
KuboF Hromoslav
_______________________________________________
Dissendolisto de
ELiSoELiSo@lists.wikimedia.orghttps://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso