Saluton.

Ĝis kiam ni ne havas pli firman strukturon (ekzemple estraron) kaj internan diskutilon disponeblan al ĉiuj aktivuloj, uzi Meta-vikion ja estas bona ideo! Sed kiam estas malmultaj kandidatoj, mi persone konsideras uzon de Meta-vikio inda nur por arĥivigi la aferon por sekvaj generacioj.

Ĝis nun ni havas nur 2 kandidatojn, do elektado estas sufiĉe facila. Ni tamen devas prizorgi organizajn aferojn pro tempaj limigoj de unu el kandidatoj. Dum sekvaj tagoj ni informos pri la stato.

Amike
KuboF Hromoslav


ne 25. 11. 2018 o 11:05 Mathieu Lovato Stumpf Guntz <psychoslave@culture-libre.org> napísal(a):

Dankon Kubof por via mesaĝo.

Kion opinias vi pri disktuti pri tio ankaŭ ĉe Meta?

Ni povus ankaŭ listi le celojn ke ni deziras atingi dum la pinkunveno rilate al ELISo, do kandidatoj povas pli klare indiki kiel ili povas bone helpi atingi ilin. Nu, fakte ni eble ni havos tiom da kanditatoj, do eble ĝi estus tro formala procedo por nia tema grupo.

Ia ajn, estus bona ke ni havas klarajn celojn, kaj alemaŭ ke ni listas interesatajn personojn ĉe Meta, mi opinias.

Se vi konsentas kun uzi Meta, vi povas uzi tiun paĝon: https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/2019/Vikimedia_Pintkunveno

Ĝis baldaŭ


Le 18/11/2018 à 21:34, KuboF Hromoslav a écrit :
Saluton!

Ni, ELiSo, havas 1 lokon por partopreno en la pinta renkontiĝo de la Vikimedia movado (kiu okazos fine de Marto 2019). Registriĝi ni povas ĝis la 17a de Decembro 2017.

Nia partoprenanto
  • bone konu ELiSo kaj nian laboron,
  • interesiĝu pri tutmovada mastrumado kaj la strategia procezo,
  • kapablu bone aktive partopreni en grupaj diskutoj.

Ĉu tio validas por vi? Skribu al tiu ĉi listo ĝis la 25a de Novembro (enkalkulante). Poste ni elektos la reprezentonton.

Jen pliaj detaloj pri la renkontiĝo:

La Vikimedia Pintkunveno (angle "Wikimedia Summit", antaŭe "Vikimedia konferenco" kaj pli antaŭe "Renkontiĝo de landaj asocioj") estas la plej alta renkontiĝo de la organizita parto de la vikimedia movado. Nun ŝanĝiĝis ĝia celaro kaj sekve ankaŭ formo. Nove ĝi celos al:
  • pliprogresigo kaj partoprenigo en la strategia procezo
  • tutmovada mastrumado je alta nivelo (do ellaso de plejparto de detaloj)
Hodiaŭ mi partoprenis en klariga voko kun la organizanto. Li atentigis, ke la programo estos kreota post kiam homoj registriĝos (kaj surbaze de tio). Sed klaras, ke la formo de la programo estos precipe grupa diskutado, "konstanta fluo de informetoj" kaj ne kutimaj 1-horaj prelegoj. Ankaŭ, kutima lernado per sesioj ne estas planata (ĝi estas ŝovita al regionaj kaj fakaj vikimediaj renkontiĝoj - laŭ mi sufiĉe bona decido!)

Aldone, nia reprezentanto havos ŝancon partopreni en "Lernaj tagoj" post la ĉefa kunveno. Ĝi celas "trejni treniston", vidu detalojn ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Learning_and_Evaluation/News/Training_of_Trainers_Berlin_2019
Mi atentigas, ke tiuj, kiuj registriĝos frue havos pli altan ŝancon partorpeni! Bona kialo por nia frua registriĝo!

Amike
KuboF Hromoslav

_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso