Saluton.
En la Jara plano 2021 estas starigita celo partopreni en 1 projekto de
Erasmus+ kiel partnero kaj tiam lerni pri la maniero por estontece tian
projekton kunordigi.
Ni kontaktiĝis kun la Esperanta firmao Kosmo kaj diskutis eblon partopreni
en nuna limdato. Montriĝis, ke pro ŝanĝoj en la programo oni nun rekomendas
malmultajn partnerojn (por malgrandaj projektoj) - ni ne estis enmetitaj en
la petilo, ĉar ni estis iom "flankaj".
Nun ni en la Estraro pripensas kion fari plu. Ni baze povas atendi por
sekva limdato, aŭ (se estos nuna limdato ŝovita) peti projekton kiel
kunordiganto. Se ni estus simpla partnero, ni ja povus fari iun flankan
laboron, kiu iel subtenas Vikimedian mision, sed precipe ni lernus. Tamen,
se ni kunordigus projekton, mi forte preferas, ke la projekto estu forte
ligita al Vikimedia misio.
Se vi havas ideon pri taŭga projekto, kiu rekte subtenus Vikimedian mision,
skribu al mi persone!
https://ec.europa.eu/programmes/erasmus-plus/programme-guide/part-b/key-act…
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto