Saluton.

En la Jara plano 2021 estas starigita celo partopreni en 1 projekto de Erasmus+ kiel partnero kaj tiam lerni pri la maniero por estontece tian projekton kunordigi.

Ni kontaktiĝis kun la Esperanta firmao Kosmo kaj diskutis eblon partopreni en nuna limdato. Montriĝis, ke pro ŝanĝoj en la programo oni nun rekomendas malmultajn partnerojn (por malgrandaj projektoj) - ni ne estis enmetitaj en la petilo, ĉar ni estis iom "flankaj".

Nun ni en la Estraro pripensas kion fari plu. Ni baze povas atendi por sekva limdato, aŭ (se estos nuna limdato ŝovita) peti projekton kiel kunordiganto. Se ni estus simpla partnero, ni ja povus fari iun flankan laboron, kiu iel subtenas Vikimedian mision, sed precipe ni lernus. Tamen, se ni kunordigus projekton, mi forte preferas, ke la projekto estu forte ligita al Vikimedia misio.

Se vi havas ideon pri taŭga projekto, kiu rekte subtenus Vikimedian mision, skribu al mi persone!
https://ec.europa.eu/programmes/erasmus-plus/programme-guide/part-b/key-action-2_en

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
Prezidanto