Saluton.
Mi havas bonan novaĵon! En la konferenco estis malfermita plia paralela
programa linio kaj por ĝi estis invitita aldona reprezentanto. Tiel estas 2
lokoj por ELiSo. Kio ests tre bona, ĉar kandidataĝis ĝuste 2 personoj
(Ochilov kaj mi} kaj tiel ni povas ambaŭ partopreni la konferencon!
La nova programa linio temas pri strategio - diskutata estos estonteco de
la movado kaj la plej bonaj manieroj por atingi nian mision pri disvastigo
de tutaĵo da scio por ĉiu homo. La alia, kutima, linio temos pri kreado de
kapacitoj kaj lernado pri partnerado.
Mi kaj Ochilov plue diskutos pri divido de laboro inter ni, sed jam nun
estas bonvenaj viaj komentoj!
PS: Feliĉan novan jaron (laŭ kiu ajn kalendaro, kiun vi sekvas :)
Amike
KuboF Hromoslav
2016-12-01 22:00 GMT+01:00 Michal Matúšov <kubof.hromoslav(a)gmail.com>om>:
Saluton.
Jam estas malfermita registrado al la Vikimedia Konferenco 2017 (dankon al
Ochilov pro atentigo!) kaj ni rajtas tien sendi 1 nian reprezentanton.
Detaloj ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2017
Partopreno en la Konferenco estas unika kaj tre utila okazo por (ek)havi
kontaktojn kun la tutmonda vikimedia movado, por lerni de aliuloj kaj
spertigi aliulojn pri niaj vidpunkto kaj spertoj kaj, tre grave, por
pliprogresigi nian organizon.
Kiel ideala reprezentanto estas rekomendata iu, kiu:
- estas envolvita en la procezo de decid-farado en ELiSo,
- volegas helpi formi estontecon de la vikimedia movado,
- aŭ estas specialisto pri partnerado,
- aŭ estas program-gvidanto.
Reprezentantoj bezonas povi dediĉi al la partopreno sufiĉan tempon antaŭ,
dum kaj post la konferenco. Estas tre grave bone prepariĝi anticipe (baze
ekkoni aliajn partoprenantojn, detale ekkoni programon, diskuti kun aliaj
ELiSanoj pri konkretaj celoj kaj agadoj ktp) kaj poste iel transdoni la
spertojn al la tuta ELiSo.
Ĉu vi trovis vin el la priskribo?
Volontuloj bonvolu kandidatiĝi ĉi tie kaj laŭ tio ni decidu pri nia
reprezentanto. Ideale ni elektu nian reprezentanton ankoraŭ antaŭ
Kristnasko.
Amike
KuboF Hromoslav