Saluton.

Mi havas bonan novaĵon! En la konferenco estis malfermita plia paralela programa linio kaj por ĝi estis invitita aldona reprezentanto. Tiel estas 2 lokoj por ELiSo. Kio ests tre bona, ĉar kandidataĝis ĝuste 2 personoj (Ochilov kaj mi} kaj tiel ni povas ambaŭ partopreni la konferencon!

La nova programa linio temas pri strategio - diskutata estos estonteco de la movado kaj la plej bonaj manieroj por atingi nian mision pri disvastigo de tutaĵo da scio por ĉiu homo. La alia, kutima, linio temos pri kreado de kapacitoj kaj lernado pri partnerado.

Mi kaj Ochilov plue diskutos pri divido de laboro inter ni, sed jam nun estas bonvenaj viaj komentoj!

PS: Feliĉan novan jaron (laŭ kiu ajn kalendaro, kiun vi sekvas :)

Amike
KuboF Hromoslav

2016-12-01 22:00 GMT+01:00 Michal Matúšov <kubof.hromoslav@gmail.com>:
Saluton.

Jam estas malfermita registrado al la Vikimedia Konferenco 2017 (dankon al Ochilov pro atentigo!) kaj ni rajtas tien sendi 1 nian reprezentanton. Detaloj ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2017

Partopreno en la Konferenco estas unika kaj tre utila okazo por (ek)havi kontaktojn kun la tutmonda vikimedia movado, por lerni de aliuloj kaj spertigi aliulojn pri niaj vidpunkto kaj spertoj kaj, tre grave, por pliprogresigi nian organizon.

Kiel ideala reprezentanto estas rekomendata iu, kiu:
  • estas envolvita en la procezo de decid-farado en ELiSo,
  • volegas helpi formi estontecon de la vikimedia movado,
  • aŭ estas specialisto pri partnerado,
  • aŭ estas program-gvidanto.
Reprezentantoj bezonas povi dediĉi al la partopreno sufiĉan tempon antaŭ, dum kaj post la konferenco. Estas tre grave bone prepariĝi anticipe (baze ekkoni aliajn partoprenantojn, detale ekkoni programon, diskuti kun aliaj ELiSanoj pri konkretaj celoj kaj agadoj ktp) kaj poste iel transdoni la spertojn al la tuta ELiSo.

Ĉu vi trovis vin el la priskribo?

Volontuloj bonvolu kandidatiĝi ĉi tie kaj laŭ tio ni decidu pri nia reprezentanto. Ideale ni elektu nian reprezentanton ankoraŭ antaŭ Kristnasko.

Amike
KuboF Hromoslav