Saluton.
Al Vikimanio 2018 denove venis pluraj esperantistoj kaj E-interesiĝantoj. Ni profitis la okazon por plurfoje neformale amikumi kaj ankaŭ faris formalan kunsidon hodiaŭ je 8a horo matene.
Plena notaro estas disponebla en Etherpad: https://etherpad.wikimedia.org/p/mania18-esperanto
Mi atentigas precipe pri baldaŭ komenciĝonta fotokonkurso "Vikio amas ZEOjn https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018", kie vi povas ludi gravan rolon pri varbado! Oni malakceptis nian peton montri anoncon en grandaj vikioj (ĝi montriĝos nur en la Esperanta), do nia varbado ĉe neesperantistoj ne estos tiom intensa, kiom ni esperis. Tial gravas ankaŭ via partopreno!
Evoluo de ELiSo estas malpli rapida ol ni ŝatus. Mi pardonpetas kaj plu laboros post Vikimanio.
Ni estas aktivaj ankaŭ en diversaj regionoj de Tero. Nuntempe ni havas sufiĉe fortan partoprenon en Centra kaj Orienta Eŭropo kaj en Iberocoop (latinamerikaj kaj rilataj Eŭropanoj). Norda Eŭropo nun pli organiziĝas kaj organizas sian renkontiĝon WikiNEM (Wikimedia North European Meeting) - tie ni havas novae aperiĝintan homon. Dume mankas niaj aktivuloj en Azio, Afriko kaj Oceanio.
Bonvolu memori, ke ankaŭ vi kunkreas ELiSo-n, ĝi ne estas "sabloludejo" de kelketaj personoj, do kundvidu viajn ideojn kaj helpu kunorganizi ;-)
Amike KuboF Hromoslav
wikimedia-eo@lists.wikimedia.org