Bonege! La ideo pri la ISO-Landokodoj estas bonega. Ni komencu do labori,
sed kiel?
2016-04-28 1:42 GMT-05:00 Didier Janot <didier.janot(a)gmail.com>om>:
Atentu!
La lando-kodojn oni skribas majuskle
US, CA…
Minuskle temas pri lingvoj.
FR estas Francio
fr estas la franca lingvo
DJ
2016-04-28 5:42 GMT+02:00 Chuck Smith <chuckssmith(a)gmail.com>om>:
Mi ŝategas la ideon! Ĉu tamen eble la 2-literaj
ISO-landokodoj pli
taŭgas? Ili multe pli facile legeblas ol antikvaj telefonkodoj:
Telefono:
1 - Usono
1 - Kanado
57 - Kolombio
58 - Venezuelo
421 - Slovakio
ISO:
us - Usono
ca - Kanado
co - Kolombio
ve - Venezuelo
sk - Slovakio
Amike,
Chuck
Sent from my iPhone
> El 28 abr 2016, a las 3:08, Juan Sebastian Quintero Santacruz <
diabulus999(a)gmail.com> escribió:
>
> Saluton!
>
> Ni ne havas ĝisdatan liston pri ZEOj, pro tio ni ne povas scii kiom da
ili
ekzistas, nek kie, nek doni al ili identigilan numeron por la konkurso.
>
> Mi pensas tion ni povas solvi se ni estas flekseblaj. Anstataŭ devigi
la
partoprenontojn enskribi kodon unikan por ĉiu ZEO, oni povus simple
enskribi landokodon. Tiel ni almenaŭ scius la landon de la ZEO, kaj
aŭtomate kategoriigi (Zamenhof-Esperanto Objektoj de Kolombio, ktp).
>
> Por la landokodoj ni povus uzi la poŝtajn-telefonajn, tiel se oni
skribas 57
en la landokoda kampo, oni scius ke temas pri Kolombio, 58 por
Venezuelo, 421 por Slovakio, ktp.
>
> Post la unua konkurso, se ni sufiĉe bone disvastigas la informon en
Esperantujo, ni povus havi pli ĝisdatan liston pri ZEOj. Post 3 konkursoj
(ni okazigu ĝin ĉiujare!) eble ni havus la plej ĝisdatan liston iam ajn
verkita pri ZEOj, kaj aldoni unikajn kodojn por ĉiu momumento.
Kion vi opinias?
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso