Saluton.
Mi havas 2 bonajn novaĵojn.
Nuntempe mi estas volontulo de TEJO (jes, en la Centra Oficejo). Mi proponis, ke dum parto de mia volontulado mi prizorgu iujn vikimedio-rilatajn projektojn kaj la estraro tion akceptis! Kiel unuan mi revivigos iaman viki-projekton "Esperanto125", kiu celas krei kaj poste traduki al multaj lingvoj kvalitajn artikolojn pri Esperanto. TEJO jam antaŭe volis kunlabori kaj pretas varbi pri tradukistoj. Bazega priskribo estas ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Esperanto125
Por plipopularigi tiun ĉi projekton mi ĵus petis kreon de afiŝoj por Vikimanio 2016! La tekston mi provis verki tiel, ke ĝi estus sufiĉe alloga por neesperantista publiko (ili povas helpi tradukante de alia lingvo), precipe por tiaspecaj homoj, kiuj nuntempe parolas Esperanton. Se vi konsideras ĝin tro idealisma, bonvolu tion tuj mencii! Krome, mi bezonas vian lingvan helpon, do iu bonanglalingvano bonvolu korekti lingvaĵon rekte en la vikio: https://wikimania2016.wikimedia.org/wiki/Posters#WikiProject_Esperanto125
ĝis la Vikimanio!
Bonege, KuboF!!
CasteloBranco
2016-03-30 20:37 GMT-03:00 Michal Matúšov kubof@i-espero.info:

-- KuboF Hromoslav Esperanto kaj Libera Scio Vikimedio Slovakio estulo
Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
wikimedia-eo@lists.wikimedia.org