Saluton.
Dum la lasta Vikimedia Konferenco en Berlino mi diskutis kun kelkaj
partoprenantoj de aliaj vikimediaj uzanto-grupoj kaj, iom neatendite, ni
havis kunsidon pri nia stato kaj plua evoluado.
Kiel konkreta rezulto aperis retpoŝta dissendolisto por interŝanĝado de
spertoj kaj solvado de komunaj problemoj. Ne estis oficiala decido pri tio,
sed ŝajnas, ke la listo estos en la angla. Vi estas bonvenaj aliĝi ĉe
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/usergroups
Amike
--
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio