Saluton.
Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tial estis komence de Aprilo lanĉita la konkurso *VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2019* - samtempe *en Vikipedio https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019 kaj en Vikivojaĝo https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019*. Mi invitas vin partopreni la konkurson - verki / traduki artikolojn, tiel helpi esperantistojn per plibonigitaj scioj pri tiu regiono kaj aldone eĉ gajni interesajn premiojn!
La konkursa parto daŭras *ĝis la 31a de Majo 23:59 UTK*. La 5 venkontoj gajnos donackartojn valorajn *20-100 eŭrojn* kaj 4 ankaŭ *abonon de Vinilkosmo* kun (ne nur) Esperanta muziko. Vinilkosmo subtenis la konkurson per kelkaj aldonaj abonoj - dankon!
Temas jam pri 3a edicio de la konkurso en Esperanta Vikipedio. Kompare kun la antaŭaj jaroj estas precipe 2 gravaj ŝanĝoj:
- la konkurso okazas *ankaŭ en la Esperanta Vikivojaĝo*, nova projekto kun turismaj gvidiloj - por instigi vian partoprenon en Vikivojaĝo vi tie gajnas 2-oble pli multajn poentojn (poentoj de Vikipedio kaj Vikivojaĝo sumiĝas) - vi povas konkursi nur per artikoloj, kiuj *temas ne pri via lando* (do, artikoloj pri propra lando estas malpermesataj) - tio por subteni ekkonon de aliaj kulturoj
Do jen venu, helpu kaj aldone eĉ gajnu en
- *Vikipedio https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019* - *Vikivojaĝo https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019*
Amike KuboF Hromoslav Esperanto kaj Libera Scio
wikimedia-eo@lists.wikimedia.org