Karaj,
Vikimedio Esperanto estas ĝoja membro de Vikimedio Eŭropo (VMEU). VMEU faras politikan laboron je la Eŭropa nivelo kaj ankaŭ kunlaborigas Eŭropajn Vikimediajn organizojn.
Nun *ni serĉas novan reprezentanton* de Vikimedio Esperanto ĉe Vikimedio Eŭropo. Se vi loĝas en Eŭropo kaj interesiĝas pri politikumado, kandidatiĝu, laŭeble *ĝis la 30-a de Marto 2024*!
Kiel reprezentanto vi havos specialajn avantaĝojn en VMEO, inklude prioritatan aliron al finance subtenata eduka programo subvenciita de Erasmus+.
Legu pliajn detalojn kaj kandidatiĝu ĉe https://esperanto.wiki/2024/igu-reprezentanto-de-vikimedio-eo-en-vikimedio-e...
Amike Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Wikimedia EO (VMEO) https://esperanto.wiki/ Prezidanto
wikimedia-eo@lists.wikimedia.org