Saluton.
Mi kaj Ivan ĵus plenigis la KODEJO-n, do TEJO pri ni konscios eĉ pli :-)
Mi pensas (kaj tiel ni skribis), ke ni povos trakti la aferon pri havi
junularan sekcion post kiam ni solvos pli urĝajn kaj infrastrukture pli
gravajn aferojn (ekz. en kia stato ni volas labori - ĉu kun difinita
estraro, ĉu kiel registrita organizo; havos retejon kaj funkciantan
kunlaborejon ktp.).
Amike
KuboF Hromoslav
2017-01-30 4:21 GMT+01:00 Ivan Camilo Quintero Santacruz <remusqs1(a)gmail.com
:
> Saluton KuboF,
>
> Mi pretas helpi pri la plenumado de KODEJO. Mi estis prezidanto de la
> kolombia landa sekcio de TEJO, kaj plenumis KODEJO-n dum la pasintajn
> jarojn. Kalkulu je mi.
>
> 2017-01-29 4:50 GMT-05:00 KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav(a)gmail.com
:
>
>> Saluton.
>>
>> TEJO ĉiujare enketas junularajn Esperantajn grupojn pri iliaj stato kaj
>> agado per la enketo "KODEJO" (vidu plusenditan mesaĝon sube). Ĉi-jare
ili
>> invitas ankaŭ ĉiuaĝajn fakajn grupojn (estas malmultegaj junularaj fakaj
>> grupoj...), do ankaŭ ni povas partopreni. Kiel iama TEJO-volontulo mi
>> plurfoje kaj detale konsultis KODEJO-n, do mi volontulas tion fari, sed tre
>> indus helpo de iu el vi por kune ĉion konsulti. Kiu aliĝas?
>>
>> Alia afero estas, ke danke al la anonco mi komencis pensi pri eventuala
>> junulara grupo ene de ELiSo. Ĝi plej probable ne ekestos baldaŭ (laŭ mi, ni
>> multe pli urĝe bezonas pli organizitan strukturon, ne krei iun subgrupon),
>> sed ni povas pensi pri ĝi jam nun. Laŭ mi, unu el plej grandaj utiloj por
>> ni estus pli facila informado al junuloj (tre bona aĝgrupo por komenci
>> vikimediumi) pri nia laboro kaj al Esperanta movado pri filozofio kaj utilo
>> de libera kulturo (nun mi en TEJO sentas subtenon por libera kulturo). Kion
>> vi opinias?
>>
>> Amike
>> KuboF Hromoslav
>> ---------- Preposlaná správa ----------
>> Od: "Enric Baltasar" <enbaltasar(a)gmail.com>
>> Dátum: 16.1.2017 9:37 AM
>> Predmet: [SFA] Nova KODEJO por fakaj organizoj
>> Komu: "tejo-scienca-kaj-faka-agado" <tejo-scienca-kaj-faka-agado@g
>> ooglegroups.com>
>> Kópia:
>>
>> Saluton!
>>
>> Ni kreis novan version de KODEJO, en kiu ni celas fokuse ekkompreni kiel
>> TEJO povas esti plej utila en sia agado por sekcioj kaj aktivuloj. Novaĵoj
>> por FS-oj estas ne nur enhavaj, sed ankaŭ ke mi decidis eksperimenti
>> ebligante ke ĉiuaĝaj fakaj organizoj rajtu plenigi la formularon. Tion mi
>> faris ĉar ni nur kalkulas kun du fakaj, kaj tio malmultas por havi
>> situacian trarigardon. Krome tio estas strategio por alproksimigi
>> organizojn al la ideo ke ili povus krei junularan sekcion de sia faka
>> organizo. Mi tamen ne havos la devigon verki raporton ankaŭ pri ili, kaj
>> sendos la rezultojn al UEA, kiu espereble iam havos sian propran KODEJO.
>> ===>
http://goo.gl/Z0TiAL <===
>>
>>
>> Atente,
>> Enric Baltasar
>>
>> --
>> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
>> "tejo-scienca-kaj-faka-agado" group.
>> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
>> email to tejo-scienca-kaj-faka-agado+unsubscribe(a)googlegroups.com.
>> For more options, visit
https://groups.google.com/d/optout.
>>
>> _______________________________________________
>> Dissendolisto de ELiSo
>> ELiSo(a)lists.wikimedia.org
>>
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>>
>>
>
>
> --
> *Remus*
>
>
>
>
> *Ivan Camilo Quintero SantacruzIngeniero de MaterialesUniversidad del
> ValleSantiago de Cali, Colombia*
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo(a)lists.wikimedia.org
>
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>