Saluton!
La Fondaĵo Vikimedio nuntempe elektas 2 novajn membrojn por sia Estraro kaj invitis nin, Vikimedion EO, kunelekti. En VMEO ni aprezas vian personan opinion, volas aŭdi ĝin kaj invitas vin skribi ĝin al ni! Via opinio estos konsiderita en la voĉdono, kiun faros nia Estraro, kaj kiun mi (kiel reprezentanto de VMEO en la procezo) poste plenumos. Se vi ne povos partopreni, la Estraro faros sian plejbonon por elekti la plej taŭgajn kandidatojn.
Ĉar Vikimedio EO estas membra organizo, opinioj de niaj membroj pezas pli. Vi ankoraŭ povas membriĝi https://esperanto.wiki/alighilo por plifortigi vian voĉon.
Kiel partopreni?
1. lernu pri dezirataj kapabloj kaj spertoj, kaj pri roloj kaj respondecoj de estraranoj https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Foundation_elections/2022/Apply_to_be_a_Candidate 2. ekkonu la kandidatojn https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Foundation_elections/2022/Candidates/eo 3. skribu al mi vian opinion / preferon pri la kandidatoj (laŭeble inkludu eta klarigon kiu faceto de ili esta aparta grava laŭ vi)
La procezo baldaŭ finiĝos, do bv. skribi al mi *ĝis la fino de la 13-a de Julio 2022 al la adreso kubof.hromoslav@esperanto.wiki*.
(Mi planis inviti vin pli frue, sed amaso de alia laboro preventis min - mi dankas pro via kompreno! En la Estraro ni volas plialtigi kvaliton de nia laboro kaj komuniki pli frue. Tial ni laboras pri pli justa disdivido de laboro, kaj ĝenerale pri plialtigo de organiza daŭropoveco. Rilate al tio ni baldaŭ prezentos iujn rezutlojn kaj alvokojn por agado. Jam nun vi povas kandidatiĝi por servi kiel "ĝenerala" volontulo https://esperanto.wiki/civicrm/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D=1&dest=list (baze, atendolisto por konkreta laboro / funkcio / posteno).)
Amike Michal Matúšov Reprezentanto de VMEO en la Estrara elekto de VMF en 2022
Resaluton!
La tempo por voĉdoni fare de Vikimediaj organizoj jam finiĝis kaj mi sukcese voĉdonis nome de Vikimedio EO!
Apartan dankon al vi ĉiuj, kiuj trovis la tempon por pristudi la kandidatojn kaj prezentis al mi sian opinion. La kriterioj, kiuj ripetiĝadis ĉe pluraj el vi estis: ĉu la kandidato estas esperantisto (kaj ja, unu tie estis! sed bedaŭrinde tiu ne estis elektita), sperto pri diversaj lingvoj (kaj alfabetoj), kaj teĥnikaj kapabloj. Pluraj menciis, ke fidas la Estraron por decidi. Laŭ tiuj opinioj kaj laŭ la nepublika pritakso de la kandidatoj (kiun mi oficiale kaj konfidence ricevis kiel nia reprezentanto) mi elektis kaj nia Estraro konfirmis jenan vicordon:
1. Shani Evenstein Sigalov 2. Gilbert Ndihokubwayo 3. Mike Peel 4. Kunal Mehta 5. Farah Jack Mustaklem 6. Tobechukwu Precious Friday 7. Michal Buczyński 8. Egbe Eugene Agbor 9. Joris Darlington Quarshie
*Sekva fazo:*
Laŭ la voĉdonoj fare de Vikimediaj organizoj estis elektitaj 6 kandidatoj, pri kiuj voĉdonos komunumo - do vi persone! La voĉdonado daŭros de la *15-a de Aŭgusto 2022 ĝis la 29-a de Aŭgusto 2022*.
PS: En VMEO ni konsideras strategion por sendadi tiajn ĉi mesaĝojn al vi kaj aliaj membroj kaj interesiĝantoj. Ni zorgas, ke ili estu gravaj, sed ankaŭ ke vi interesiĝu pri la temo. Dume ĝi ne pretas. Unu el ebloj estas starigi plurajn grupojn laŭ temoj - se vi do interesiĝas pri tiajn ĉi tutmovadaj vikimediaj aferoj, abonu la temon per la abonilo ĉe https://esperanto.wiki/evento/komunumaj-elektoj-de-estraranoj-de-la-fondajo-...
PS2: Lastfoje mi atentigis, ke VMEO serĉas plurajn voontulojn - kaj konsekvence kelkaj el vi esprimis intereson volontuli! Tio estas bonega! Kune ni faros pli multe! Se vi ankoraŭ ne faris, kandidatiĝu por servi kiel "ĝenerala" volontulo https://esperanto.wiki/civicrm/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D=1&dest=list (baze, atendolisto por konkreta laboro / funkcio / posteno)! Amike Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Reprezentanto de VMEO en la Estrara elekto de VMF en 2022
ne 10. 7. 2022 o 23:07 Michal Matúšov kubof.hromoslav@gmail.com napísal(a):
Saluton!
La Fondaĵo Vikimedio nuntempe elektas 2 novajn membrojn por sia Estraro kaj invitis nin, Vikimedion EO, kunelekti. En VMEO ni aprezas vian personan opinion, volas aŭdi ĝin kaj invitas vin skribi ĝin al ni! Via opinio estos konsiderita en la voĉdono, kiun faros nia Estraro, kaj kiun mi (kiel reprezentanto de VMEO en la procezo) poste plenumos. Se vi ne povos partopreni, la Estraro faros sian plejbonon por elekti la plej taŭgajn kandidatojn.
Ĉar Vikimedio EO estas membra organizo, opinioj de niaj membroj pezas pli. Vi ankoraŭ povas membriĝi https://esperanto.wiki/alighilo por plifortigi vian voĉon.
Kiel partopreni?
- lernu pri dezirataj kapabloj kaj spertoj, kaj pri roloj kaj
respondecoj de estraranoj https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Foundation_elections/2022/Apply_to_be_a_Candidate 2. ekkonu la kandidatojn https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Foundation_elections/2022/Candidates/eo 3. skribu al mi vian opinion / preferon pri la kandidatoj (laŭeble inkludu eta klarigon kiu faceto de ili esta aparta grava laŭ vi)
La procezo baldaŭ finiĝos, do bv. skribi al mi *ĝis la fino de la 13-a de Julio 2022 al la adreso kubof.hromoslav@esperanto.wiki*.
(Mi planis inviti vin pli frue, sed amaso de alia laboro preventis min - mi dankas pro via kompreno! En la Estraro ni volas plialtigi kvaliton de nia laboro kaj komuniki pli frue. Tial ni laboras pri pli justa disdivido de laboro, kaj ĝenerale pri plialtigo de organiza daŭropoveco. Rilate al tio ni baldaŭ prezentos iujn rezutlojn kaj alvokojn por agado. Jam nun vi povas kandidatiĝi por servi kiel "ĝenerala" volontulo https://esperanto.wiki/civicrm/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D=1&dest=list (baze, atendolisto por konkreta laboro / funkcio / posteno).)
Amike Michal Matúšov Reprezentanto de VMEO en la Estrara elekto de VMF en 2022
wikimedia-eo@lists.wikimedia.org