Saluton.
Hieraŭ nia Estraro kunsidis kaj ni planis sekvan Ĝeneralan Asembleon. La intenco (jam deklarita en la Jarplano 2020) estas okazigi ĝin fine de 2020 - precipe por akcepti Jarplanon kaj Jarbuĝeton por 2021. Tiel la asembleo povas esti malpli longa kaj malpli peza.
*!Provizora!* dato estas la 28-a de Novembro 2020. Ni konscias pri neniu tempa konflikto. Se vi tamen scias pri tempa konflikto, bv. skribu ĉi tien aŭ al mi kaj ni povas pripensi alian daton.
Se ne estos signife granda kontraŭo, mi oficiale alvokos la asembeon post semajno.
Amike Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) https://esperanto.wiki/
wikimedia-eo@lists.wikimedia.org