Saluton,
mi uzas la ŝancon, ke ĵus retpoŝtis al mi la aŭtoro de Kiwix, por informi vin, ke plu ekzistas kaj funkcias tiu projekto, kiu ebligas legi Vikipedion eksterrete (ekz. de DVD, de poŝmemoro, aŭ simple ĉe komputilo/telefono sen (devo pagi por) retkonekto: www.kiwix.org
Dum kelkaj lastaj jaroj oni kelkfoje uzis tiun kaj similajn (praajn) teknologiojn por produkti eksterretan konsulteblan kopion de la Vikipedio en Esperanto. Mi faris la tute unuan tian iniciaton kadre de la DVD Esperanto Elektronike jam antaŭ precize 9 jaroj – https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto_Elektronike – sed KuboF okupiĝi pri la unu aŭ du lastaj, pli modernaj eldonoj, kaj scius diri pli precize, kiu kaj kiam eldonis ilin.
Hodiaŭ Kiwix jam subtenas ankaŭ aliajn vikimediajn projektojn aldone al Vikipedio, kaj ankaŭ ĝia interfaco devus nun esti plene uzebla en Esperanto (mi kontribuis la tradukon antaŭ unu jaro kaj ekde kelkaj monatoj ĝi jam uziĝas). Kiel la ĉefa kreinto en la citata mesaĝo skribis, oni nun ankaŭ regule ĝisdatigas la elŝutendajn vikipediajn dosierojn inkluzive de la Esperantaj.
Amike, Marek
-------- Forwarded Message -------- Subject: Re: Kiwix in Esperanto Date: Tue, 30 Jun 2015 18:42:59 +0200 From: Emmanuel Engelhart kelson@kiwix.org To: Marek Blahus marek@blahus.cz
Hi Marek
Sorry for the so late answer but thank you very much for the translations. The last version of Kiwix (with your translation work) was published end of 2014 and is available on www.kiwix.org. We also release now a new offline version of Wikipedia in Esperanto almost on a monthly base.
Kind regards Emmanuel
wikimedia-eo@lists.wikimedia.org