Saluton ĉiuj!
Mi kaj Venca24 gvidos Viki-trejnadon dum Junulara E-Semajno (JES) 2017/2018
okazonta jarŝanĝe en Ŝĉecino, Pollando!
Ni pripensas 2 manierojn:
1. kutima trejnado por novuloj / fojuloj + komuna redaktado;
2. promeno tra la urbo kun fotado kaj sekva alŝutado al Komunejo.
Ni sendos ĝisdatajn informojn post kiam ni decidos.
Mi krome pripensas renkontiĝi kun lokaj vikimedianoj kaj ĉe varma biero iom
amikumi kaj iom klaĉi pri nialingvaj Vikipedioj :-)
Por tiuj, kiuj hazarde ne konas JES: Tiu ĉi novjara renkontiĝo daŭrigas
longjaran tradicion de IS kaj AS; ĉiam en alia loko en Centra Eŭropo. La
programo estas bunta (sed libervola :), vespere okazas koncertoj kaj aliaj
artaĵoj. Ĉi-jare la renkontiĝo estas ligita kun Afrik-Eŭropa projekto de
TEJO, do planas veni granda grupo de Afrikaj esperantistoj - tre rara
okazo! Danke al la menciita projekto de TEJO mi supozas, ke okazos pluraj
diversaj trejnadoj, ne nur pri Vikipedio.
Tial mi invitas vin al JES:
http://jes.pej.pl/jes2017/
(vi ankoraŭ havas tempon ĝis la 20a de Oktobro aliĝi en la unua aliĝperiodo)
Bonvolu montri, ke vi venos ankaŭ en Vikipedio:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Vikipedia_renkonti%C4%9Do#Trejnado_…
Fine mi ŝatus danko Irek, la organizanto de JES 2017/2018!
Ĝis (en Ŝĉecino)
KuboF Hromoslav