Saluton!
En Septembro okazos Vikimedia Pintkunveno 2022 https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Summit_2022. Ĝi estas la plej alta movada kunveno de vikimedianoj, kaj fokusiĝas pri la Movada strategio 2030 https://meta.wikimedia.org/wiki/Movement_Strategy/eo. Vikimedio EO estis denove invitita partopreni - kaj ĉi-jare *VI* povas esti en nia teamo!
Ni serĉas entuziasmajn, strategie pensantajn homojn, ideale kun jama organiza sperto en Vikimedio EO (aŭ almenaŭ intereso pri tia agado) kaj ideale kun spertoj pri la Movada strategio 2030 (aŭ intereso ekokupiĝi pri ĝi - pri kio ja (respondeca prepariĝo por) Vikimedia Pintkunveno povas helpi ;).
La evento estos hibrida, kaj ni havas 3 lokojn por virtuala partopreno. Ĝi okazos 9-11-a de Septembro 2022. Taŭga partopreno postulas kapablon sencohave partopreni en grupaj diskutoj en la angla lingvo (vikimedio ankoraŭ ne trovis idealan internacian lingvon...).
*Kandidatiĝu:* Plenigu la *volontulan formularon* https://esperanto.wiki/civicrm/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D=15&dest=list antaŭ la *28-a de Julio 2022*. La Estraro poste elektos niajn 3 partoprenontojn.
Nome de la Estraro Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Wikimedia EO (VMEO) https://esperanto.wiki/ Prezidanto
wikimedia-eo@lists.wikimedia.org