Koran gratulon, kaj dankon pro la penoj!
Sincere
Ziko
Am Do., 30. Jan. 2020 um 13:28 Uhr schrieb KuboF Hromoslav <
kubof.hromoslav(a)gmail.com>gt;:
Saluton.
Ĉar mi oficiale petis registriĝon de ELiSo antaŭ pli ol monato kaj duono
kaj daŭre ne havis respondon, hodiaŭ mi vokis al la registra institucio
(ministerio).
Montriĝis, ke pro enorma kvanto de petoj ili ne sukcesas trakti ilin
sufiĉe rapide. Tial ni ankoraŭ ne estis registritaj. La respondeculo
traktos nin prioritate - ĉu morgaŭ aŭ en sekvaj tagoj. Estas ŝanco, ke tio
sukcesos sufiĉe frue por ke ni povu partopreni en la Eŭrop-Sudamerika
projekto de TEJO, sed la tempo estas tre prema...
Feliĉe, ni sendis la peton en bona tempo kaj tial oficiala registriĝo
estos markita "2019". Do por sekva jaro ni povos registriĝi por ricevi
mondonacojn de Slovakio. Preparoj por tio komenciĝos en duono de 2020 kaj
la donacojn ni povos ekricevi en duono de 2021.
Mi informos kiam venos novaj informoj.
Amike
KuboF Hromoslav
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso