Saluton.
En ELiSo ni klopodas ĉiam plialtigi kvaliton de nia laboro kaj tiel ankaŭ de niaj rezultoj. Parto de tio estas projekta mastrumilo - kaj nuntempe ni por tio testas la ilon *OpenProject*.
Ni havas ĝin ĉe nia retejo malpli ol monaton, dume agordis kaj testis ĝin, kaj lernis pri ĝi (ja, ĝi estas profesinivela, do ankaŭ iom mapli facila por ekuzo). Ĝi trapasis niajn unuajn testojn kaj nun ni povas montri ĝin ankaŭ al vi!
Danke al ĝi, ni pli facile kaj senkapdolore organizos konkursojn kaj kampanjoj kaj havos superrigardon de prilaborindaj taskoj. Ankaŭ, pli facile montriĝos kiuj taskoj bezonas voontulon (ili bezonis ankaŭ ĝis nun, sed tio ne estis facile videbla).
Krom uzado en ELiSo ni pripensas, ke ankaŭ komunumanoj de Esperantaj Vikimediaj projektoj eventuale povus uzi ĝin por mastrumi siajn agadojn. Kiel ekzemplo estis menciita helpo al memstarigo de la Esperanta Vikiversitato. Ĉar la afero ankoraŭ estas en testa fazo, ĝi ne estas plene klara - do, se vi interesiĝas, simple kontaktu min ;-)
Specifajn dankojn meritas Mathieu Stumpf kiu instalis ĝin por ni, kaj Matthieu Desplantes kiu provizis bezonatan teĥnikan helpon! Dankon, Mat(t)hieu-j! Ankaŭ dankon al Kryštof Klestil, kiu trovis la ilon kaj proponis ĝin por testado!
Nia OpenProject: https://iloj.esperanto.wiki/openproject/ Plena artikolo en nia retejo: https://esperanto.wiki/2021/projekta-mastrumado-plibonigita-danke-al-openpro...
Amike teĥnike Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) https://esperanto.wiki/ Prezidanto
wikimedia-eo@lists.wikimedia.org