Dankon, tio estas jam mirinda superrigarda raporto. :)
Le 26/04/2018 à 21:38, KuboF Hromoslav a écrit :
Saluton karaj amikoj, subtenantoj de libera edukado!
Lastan semajnfinon, ekde la 20a ĝis la 22a de Aprilo 2018 okazis la
Vikimedia Konferenco 2018 [1], pinta renkontiĝo de organizita parto de
la Vikimedia movado. Kaj kompreneble partoprenisankaŭ ELiSo en
konsisto Ivan Quintero Santacruz kaj KuboF Hromoslav (kaj pluraj
esperantistoj reprezentante aliajn organizojn / grupojn).
Dum la konferenco ni multe lernis, diskutis, konektiĝadis kun aliaj
aktivuloj, laboris kaj eĉ trovis tempon por amikumi. Okazis tiom
multaj aferoj, ke ni bezonos kelkan tempon por ilin pritrakti; ni
informos vin iom-post-iom, sed nun mi alemanŭ prezentos mian koncizan
superrigardon.
Mi konscias pri 8 esperantistoj dum la konferenco. Entute partoprenis
ĉ. 300 homoj, do esperantistoj jam trapasis la sojlon de 2% kaj
transiris de "pioniroj" al "fruaj adoptantoj" (laŭ la teorio de
difuzo
de novaj ideoj).
Entute 6 homoj partoprenis la kunsidon de ELiSo. La raporton mi
ankoraŭ preparas, sed mi konscize diru, ke ni decidis puŝi nian grupon
al pli alta nivelo kun funkcianta strukturo (pri tio mi sendos
memstaran mesaĝon) kaj ĝis 2 jaroj iĝi /Tema Organizo/ de la Fondaĵo
Vikimedio kaj (dum nedefinita tempo) /Faka Asocio/ de UEA.
Ni lernis pri novaj (aŭ nove malkovritaj) iloj por helpi al laboro de
redaktantoj kaj organizantoj, ekz. Mapo de komunumaj kapabloj [2],
Sandbox+ [3], Stirpanelo por programoj kaj eventoj [4] kaj UserViews
[5]. Tio estas vere mojosaj iloj, certe provu ilin!
Granda parto de la konferenco estis la 2a fazo de konsultado por la
Strategia direkto de la Vikimedia movado 2030 [6]. Ĉar estas ĝenerala
konsidero, ke per nuntempa laborado ni ne atingos la trovitan vizion,
estas tempo de prikonsiderado de ĉio ajn kaj sekve estas akceptataj
ankaŭ disrompaj ideoj (ĝis grado de malfondo de ĉiuj komisionoj kaj
organizoj). Aŭdiĝis ankaŭ la opinio, ke la internacia vikimedia movado
prefere transiru al uzado de Esperanto, ĉar ĝi estas multe pli justa -
la opinion prezentis neesperantisto! Li laŭpete tion deklaris ankaŭ
dum registrado - la videon mi publikigos baldaŭ.
Parolante pri videoj... Mi faris kelkajn mallongajn video-monologojn
kun kelkaj homoj kun intresaj ideoj. Ĝi estis tre improvizita, ĉar mi
ĝin pripensis maljam veturante al la konferenco. Tamen, mi havas
plurajn bonajn registraĵojn, kiujn mi publikigados dum sekvaj tagoj
(tamen ne tuj) en nia YouTube-kanalo, do ekabonu la kanalon jam nun
por esti sciigita tuj post publikigo [7].
Do, jen fino de tiu ĉi baza sciigo! Nome de nia grupeto de
reprezentantoj mi denove dankas pro via subteno de nia partopreno kaj
mi antaŭĝojas nian pli intensan kunlaboradon, kiu ĵuse plikonkretiĝias.
[1]
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2018
[2]
https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Community_Capacity_Map
[3]
https://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cablono:Uzanto_sandbox%2B
[4]
https://outreachdashboard.wmflabs.org/
[5]
https://tools.wmflabs.org/userviews/
[6]
https://meta.wikimedia.org/wiki/Strategy/Wikimedia_movement/2017/eo
[7]
https://www.youtube.com/channel/UCe6epPgJ2jvsWxbQxeL6kUg?sub_confirmation=1
Amike
KuboF Hromoslav
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso