Kara,
dankon pro la atentigo. Fakte mi ne havas multe da interesigxo pri diplomatia kulturo, sed estas laboro farinda je ekz. tiu artikolo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Fu%C4%9Do_pro_la_rusa_invado_en_Ukrainion Kaj ni povas rigardi kio ankoraux estus ekz. tradukebla. Kore salutas Ziko
Am Do., 3. März 2022 um 16:21 Uhr schrieb Michal Matúšov kubof.hromoslav@gmail.com:
Saluton kara!
Dum lastaj tagoj ni estis atestantoj de komenco de nova milito - Rusia armeo invadis Ukrainion, puŝante ties konflikton al nova, vere malplaĉa nivelo.
Bonkoraj homoj en tiu ĉi situacio demandas kion fari por helpi al nia homaj fratoj en Ukrainio. Kaj ja estas pluraj manieroj por helpi - sed plejparton de ili ni nun ne tuŝos. Tamen, niaj kolegoj en Vikimedio Ukrainio alvokis nin pri helpo-maniero, pri kiu ni (inklude vin!), vikimedianoj, tre spertas - verki por la Esperanta Vikipedio artikolojn pri la ukraina kulturo! Krom la kultura helpo al la popolo, kiu ĵus estis milite atakita, vi ankaŭ povas gajni premion. (La konkurson ne organizas VMEO, sed volonte helpas diskonigi ĝin.) La konkurso estis preparita kaj komenciĝis jam antaŭ la milito, do ne temas pri rekta konsekvenco sed pri tempa koincido.
Kiel partopreni: verku por la Esperanta Vikipedio artikolojn pri ukraina kulturo kaj enskribiĝu en la liston de partoprenantoj Kiam: ĝis la 17-a de Marto 2022 (UTK) Pliaj informoj: oficiala retejo (en Esperanto)
De nia Estraro ni sendas pacajn salutojn! KuboF Hromoslav
Dissendolisto de %(real_name)s To unsubscribe send an email to wikimedia-eo-anoncoj-leave@lists.wikimedia.org
wikimedia-eo@lists.wikimedia.org