Mi opinias ke uzi UEA-konto estas tre bonega ideo. Gxi faciligas la monsendadon inter
Esperantaj organizoj, kaj ankau tiel ni havis pli da kontakto kaj rilato kun UEA.
Date: Sat, 16 Aug 2014 14:39:38 +0200
From: kubof(a)i-espero.info
To: eliso(a)lists.wikimedia.org
Subject: [ELiSo] Vikimanio kaj projektoj
Saluton
Mi daŭre revenas de Vikimanio, espereble post kelkaj tagoj mi sukcesos enretigi miajn
notoj.
Kiel mi jam skribis, ŝajne tre baldaŭ estos ELiSo reagnoskita kiel Vikimedia uzantogrupo.
Mi parolis kun Asaf, la ĉefo de monpetoj, kaj aferoj aspektas bone. Li instigis nin fari
monpeton, kiu kunigus kelkajn niajn projektojn. Mi dume precipe menciis repagadon de
vojaĝkostoj por prelegantoj kaj trejnistoj. Li asertis, ke unu prelego kaj trejnado havos
malgrandan (potencialan) kaj malfacile spureblan efikon, sed se la vojaĝo kostus nur
100-200 €, tio povas funkcii. Estis rekomendite uzadi analizilon WikiMetrics - ĉu iu el vi
havas jam sperton pri ĝi?
Dum monpeto bonus samtempe peti monon por aliaj projektoj - viaj proponoj estas tre
bonvenaj! Mi dume imagas preson de informfolioj (Ziko proponis helpon), ion rilate al
konkurso Vikio amas ZEOjn (necesas plidetaligo), novan verkokonkurson por Vikipedio,
QR-kodojn en muzeoj kaj ciferecigadon de libroj por Vikifontaro (kunlabore kun E@I kaj
Vikimedio Slovakio). Estis proponitaj ankaŭ trejnadoj kaj parta repago de kostoj de
partoprenantoj, sed tio iĝas iom kontraversa temo, pro efiko kaj kostoj.
Mi proponis uzi la konton en UEA, precipe pro Esperanta universaleco kaj senpagaj ĝiroj.
Vikimanion partoprenis almenaŭ 7 esperantistoj, ni faris renkontiĝon, sed ĝi estis vokita
malfrue kaj partoprenis nur 3.
Pliaj detaloj poste.
Amike
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso