Saluton,
Dankon por la raporto!
Tamen, en proksima estonteco ni ne bezonas dungiton kaj
ne havas por
ĝi sufiĉon da laboro. La eblo tamen restas interesa por iom malpli
proksima estonteco.
Mi ne konsentas, ja estas multe da laboro, mi pli precize dirus ke ni
nur ne havas sufiĉe klara plano por asocii ĝin kun bone priskribita
dungita rolo.
Do, eble estus bona ideo ke ni provas formuli niajn bezonojn laŭ tio
celo, povi asocii ilin kun plentempa rolo. Eĉ se finfine ni ne dungas
iun, tio povas esti bona vojo por klarigi nian strategion.
Kion opinias vi? Ĉu ni devus krei Meta-paĝon pri tio, aŭ
Phabricator-bileton?
Ĝis!
Le 12/08/2018 à 17:07, KuboF Hromoslav a écrit :
Saluton!
Lastan monaton en Sud-Afriko okazis Vikimanio kaj partoprenis ĝin
pluraj esperantistoj (enkalkulante ankaŭ komencontojn mi scias pri 8).
Krom kutima amika renkontiĝado kaj babilado ni ankaŭ formale kunsidis
kaj mi prezentas al vi la raporton de la kunsido:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports/Kunsido_d…
Ĝi ne estas raporto pri Vikimanio mem kaj certe vi ne povas kapti la
etoson de Vikimanio de ĝi (por tio vere necesas partopreni; sekvan
jaron ĝi okazos en Svedio kaj vi denove povos peti stipendion).
La raporto estas plejparte preta, tamen iuj partoj povas iom ŝanĝiĝi.
Kaj, ĝi estas vikio, do laŭvole redaktu kun kuraĝo ;-)
Amike Afrike
KuboF Hromoslav
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso