2014-09-15 19:33 GMT-07:00 Michal Matúšov kubof@i-espero.info:
Sal.
Mi komunikis kun UEA kaj WMF pri nia monkonto. UEA akceptas krei por ni UEA-konton
Bone.
sed WMF malakceptas sendi al ĝi monon.
Mi ofte havas tiun problemon kun usonaj firmaoj.
Nun ni havas du eblojn:
- krei personan bankokonto kunhavatan de almenaŭ du personoj, kiuj estos
respondecaj pri la sekva monpeto 2) trovi "fiscal sponzor" - organizon, kiu akceptos la monpeton kaj prizorgos ĝin: vidu ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Fiscal_sponsorships
Mi rimarkas ke tiu estas bazita je usonaj, specife kaliforniaj, leĝoj pri "ne-profit-celaj organizoj."
Nu, se vi jam decidas ke VMSK funkcios kiel parigisto, bone. Se estus problemo, mi loĝas en Kalifornio en la regiono de la oficejo de WMF, kaj la Centra Oficejo de Esperanto-USA. Mi povus akiri monon de WMF kaj doni al E-USA por transdoni al konto ĉe UEA, sen ĝira kosto.
Diru al mi se tiu helpus.