Sal.
Mi skribis tiun ĉi respondon post unutaga popolkontrolo, kiun neniu kontraŭis kaj neniu proponis ion alian konkretan. Mi volis eviti dezirojn de ŝajne ĉiu Vikimedia grupo, ke ties Vikipedio estu plej granda kaj ankaŭ mi ne volis ripeti tion, kion mi skribis en la parto pri granda defio (do aktivaj homoj). Mi scias, ke la deziro ne estas realigebla tuj, sed en "ideala kaj justa mondo" (kiel skribis Chuck) la afero funkcius iel tiel.
Mi scias, ke tio estas vere idealisma sed havas sian fundamenton. La aferon mi volas levi ankaŭ dum la programero "Kiel aspektus vikimedia movado, se ĝi ekestus nun?" (temos pri laboro en grupetoj kaj kun fina konkludo).
Se vi tre malkontentas pri la respondo kaj proponas ion alian diru kaj mi klopodos ŝanĝi la aferon surloke.
Amike
2014-04-09 12:33 GMT+02:00 Ziko van Dijk zvandijk@gmail.com:
KuboF, kion vi pensis kiam vi enmetis tiun responderon? Sincere Ziko
2014-04-09 11:50 GMT+02:00 Chuck Smith chuck@chucksmith.de:
Mi iom timas, ke homoj, kiuj legas tiun aliĝilon trovos ĝin tro
idealisma,
sed mi tro malrapide reagis. Antaŭe mi menciis la ideon, ke Wikimedia uzu Eo-n kiel sian ĉefan lingvon, sed tio ricevis sufiĉe da ridoj. :( Do, mi timas, ke tiel la ricevantoj de la aliĝilo ne prenos nin serioze. Tamen,
tio
jam estas farita, do se iu demandas, mi ja dirus, ke tio estis duonŝerco, sed tamen vi povus tiam uzi la okazon por diri, ke en "ideala kaj plene justa mondo" Wikimedia funkcius tiel. Tamen, en la nuna situacio tia
propono
pli aspektas kiel ni trudas nian lingvon al aliuloj. :(
Mi ne diras ĉion ĉi por riproĉi, sed mi nur volas, ke vi sciu la
verŝajnan
diplomatan respondon, se vi iam levas tiun ideon en tia organizo.
Kvankam al
ni estas tute plena logika solvo, al aliaj ĝi aspektas tiom ridinda, ke
oni
tiam eble ne prenos nin tiom serioze kiom ni ŝatus.
Amike, Chuck
2014-04-09 7:32 GMT+02:00 Marek Blahus marek@blahus.cz:
La demando estis: "If the Wikimedia fairy were to grant you a wish, what would that be?"
Do mi komprenas, ke Kubof duonŝerce skribis tion, kion esperantistoj nature plej dezirus, sed kio ne nepre estas reala celo nun. Ĉu tiel?
Amike, Marek
Je 2014-04-09 00:08, Ziko van Dijk skribis:
Saluton, mi ne estas certa kion vi celas sub tio? Sincere Ziko
Make a wish: adoption of Esperanto in Wikimedia movement
Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso