Saluton!
Ni ne havas ĝisdatan liston pri ZEOj, pro tio ni ne povas scii kiom da ili ekzistas, nek kie, nek doni al ili identigilan numeron por la konkurso.
Mi pensas tion ni povas solvi se ni estas flekseblaj. Anstataŭ devigi la partoprenontojn enskribi kodon unikan por ĉiu ZEO, oni povus simple enskribi landokodon. Tiel ni almenaŭ scius la landon de la ZEO, kaj aŭtomate kategoriigi (Zamenhof-Esperanto Objektoj de Kolombio, ktp).
Por la landokodoj ni povus uzi la poŝtajn-telefonajn, tiel se oni skribas 57 en la landokoda kampo, oni scius ke temas pri Kolombio, 58 por Venezuelo, 421 por Slovakio, ktp.
Post la unua konkurso, se ni sufiĉe bone disvastigas la informon en Esperantujo, ni povus havi pli ĝisdatan liston pri ZEOj. Post 3 konkursoj (ni okazigu ĝin ĉiujare!) eble ni havus la plej ĝisdatan liston iam ajn verkita pri ZEOj, kaj aldoni unikajn kodojn por ĉiu momumento.
Kion vi opinias?