Saluton KuboF kaj Mathieu,
Mi volas diri dankon pro via grandega laboro por Esperanto kaj Vikimedio! Mi estas tre imponita pri via ampleksa agado!
Amike, Chuck
2015-11-17 21:36 GMT+01:00 Michal Matúšov kubof@i-espero.info:
Saluton.
La konferencon fine partoprenos mi (ankaŭ nome de Vikimedio Slovakio) kaj Mathieu Stumpf (nome de Vikimedio Francio).
Celoj de mia partopreno estas:
- komuniki al internacia komunumo signifon de Vikifontaro por
malgrandaj lingvoj
- kompreni kunvivadon kaj kunlaboradon inter Vikifontaro kaj similaj
projektoj (Projekto Gutenbergo, Bretaro ks.)
- ricevi konsilojn kiel kunordigadi Vikifontaran laboradon (tiel, ke
unu laboron ne faru du homoj, kiuj ne scias unu pri la alia; ke estu prioritatigataj raraj verkoj aŭ longtempa disdividado de laboro inter homoj; tio estis unu el rezultoj de pasintjara KAEST, sed ne multo ŝanĝiĝis ekde tiam...)
Krome mi vizitos la Esperanto-muzeon en Vieno por priparoli eblan kunlaboron. La muzeo skanas siajn dokumentojn do ni povus ilin utiligi por niaj viki-projektoj. Krome, mi proponis uzadon de "QRpedia" por ili, sed ili nuntempe ne planas tion fari.
Viaj komentoj kaj proponoj estas bonvenaj.
Amike
2015-08-18 21:22 GMT+02:00 Michal Matúšov kubof@i-espero.info:
Saluton.
Novembre en Vieno, Aŭstrio okazos internacia konferenco pri Vikifontaro, vidu ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikisource_Community_User_Group/Wikisource_C...
Mi planas partopreni, ĉar jam longtempe estas provoj pri konservado de Esperantlingva literatura heredaĵo kaj mi ankaŭ interesiĝas pri rilatoj inter Vikifontaro kaj bretaro.net.
Kun kiu el vi mi tie renkontiĝos?
-- KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
-- KuboF Hromoslav Esperanto kaj Libera Scio
Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso