Saluton KuboF kaj Mathieu,

Mi volas diri dankon pro via grandega laboro por Esperanto kaj Vikimedio! Mi estas tre imponita pri via ampleksa agado!

Amike,
Chuck

2015-11-17 21:36 GMT+01:00 Michal Matúšov <kubof@i-espero.info>:
Saluton.

La konferencon fine partoprenos mi (ankaŭ nome de Vikimedio Slovakio) kaj Mathieu Stumpf (nome de Vikimedio Francio).

Celoj de mia partopreno estas:
  • komuniki al internacia komunumo signifon de Vikifontaro por malgrandaj lingvoj
  • kompreni kunvivadon kaj kunlaboradon inter Vikifontaro kaj similaj projektoj (Projekto Gutenbergo, Bretaro ks.)
  • ricevi konsilojn kiel kunordigadi Vikifontaran laboradon (tiel, ke unu laboron ne faru du homoj, kiuj ne scias unu pri la alia; ke estu prioritatigataj raraj verkoj aŭ longtempa disdividado de laboro inter homoj; tio estis unu el rezultoj de pasintjara KAEST, sed ne multo ŝanĝiĝis ekde tiam...)

Krome mi vizitos la Esperanto-muzeon en Vieno por priparoli eblan kunlaboron. La muzeo skanas siajn dokumentojn do ni povus ilin utiligi por niaj viki-projektoj. Krome, mi proponis uzadon de "QRpedia" por ili, sed ili nuntempe ne planas tion fari.

Viaj komentoj kaj proponoj estas bonvenaj.

Amike


2015-08-18 21:22 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof@i-espero.info>:
Saluton.

Novembre en Vieno, Aŭstrio okazos internacia konferenco pri Vikifontaro, vidu ĉe
Mi planas partopreni, ĉar jam longtempe estas provoj pri konservado de Esperantlingva literatura heredaĵo kaj mi ankaŭ interesiĝas pri rilatoj inter Vikifontaro kaj bretaro.net.

Kun kiu el vi mi tie renkontiĝos?

--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)




--
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio


_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso