Saluton,
mi ĝojas, ke ni trovas eĉ plurajn kapablajn kandidatojn pretajn
reprezenti nin dum tiu vikimovada kunveno. Mi deziras al Ivan sukceson!
Amike,
Marek
Je 26. 11. 18 4:20, Ivan Camilo Quintero Santacruz skribis:
Saluton al ĉiuj,
Mi pensas ke mi estas unu el la du kandidatoj kiujn menciis KuboF, sed
mi ankoraŭ ne oficialigis mian kandidatiĝon, mi nur parolis private kun
kelkaj el vi.
Do, mi profitas ĉi tiun mesaĝon por oficialigi ĝin (Okaze ke mi ne estu
unu el la du kandidatoj kiujn menciis KuboF, do mi estos tria nun).
Mi plenumas ĉiujn la kondiĉojn kiujn petas la organizantoj de la
Pintkunveno por reprezenti grupon. Mi estas bone informita pri la nuna
situacio de nia grupo, fakte mi pensas ke mi ĉeestis la lastajn du aŭ
tri renkontiĝojn kiujn ni havis dum la lastaj Vikimediaj renkontiĝoj kaj
tiam mi informiĝis (kaj informis al aliaj) pri la la lastaj okazaĵoj kaj
planoj de nia grupeto.
Ankaŭ dum la pasintaj Pintkunvenoj mi prilaboris la Strategion de la
Vikimedia Fondaĵo, foje nome de ELiso kaj foje de mia landa grupo, do mi
pretas plu labori por tiu celo, kiu fakte estas la ĉefa kialo de la
okazigo de la Pintkunveno venontjare.
Do, resume, mi taksas min sufiĉe preta por reprezenti nin kaj esperas
havi vian apogon.
Dankon!