Saluton.
Post nur iomete pli ol semajno (la 16an de Majo ekde 18:00 UTK) okazos la 1a Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio.
Ĝi estos plene virtuala por ebligi tutmondan partoprenon. Kiel komunika platformo estas preferata libera Jitsi. Parte por fintesti ĝin kaj parte por iomete sociumi kaj diskuti temojn de la Ĝenerala asembleo, okazos mallonga (ĉ. 1 horo) voko dimanĉe la 10an de Majo ekde 15:00 UTK.
Vi estas bonvena ĉe https://meet.jit.si/VMEO
Programo (ne tro rigida)
1. Amika komenco 2. Ekkono de Jitsi 3. Kandidatoj por organoj de ELiSo 4. Konsulto de la traduko de la statuto - https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/bylaw 5. Konsulto de la malneto de la Jarplano por 2020 - https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/202... 6. Aliaj
Amike KuboF Hromoslav Gvidanto de la Prepara komisiono Esperanto kaj Libera Scio