Saluton.
Post nur iomete pli ol semajno (la 16an de Majo ekde 18:00 UTK) okazos la 1a Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio.
Ĝi estos plene virtuala por ebligi tutmondan partoprenon. Kiel komunika platformo estas preferata libera Jitsi. Parte por fintesti ĝin kaj parte por iomete sociumi kaj diskuti temojn de la Ĝenerala asembleo, okazos mallonga (ĉ. 1 horo) voko dimanĉe la 10an de Majo ekde 15:00 UTK.
Programo (ne tro rigida)
Amike
KuboF Hromoslav
Gvidanto de la Prepara komisiono
Esperanto kaj Libera Scio