Je 2014-02-18 17:19, Ros’ Haruo skribis:
Mi tute ne povus partopreni tion, do... pri tute alia temo... kial Esperanto mankas en la listo de elekteblaj lingvoj ĉe http://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso ?? Ja elekteblas Interlingua!
Tio estas, ĉar la programon Mailman, per kiu la dissendolistoj funkcias, ĝis nun ankoraŭ neniu tradukis en Esperanton.
Retpaĝaro de la programo: http://list.org/ Vi povas helpi traduki ĉe: https://translations.launchpad.net/mailman/2.1/+translations (la versio rulata de Wikimedia) aŭ https://translations.launchpad.net/mailman/3.0/+translations (la plej nova versio) Eble necesos unue peti membriĝon en ilia tradukista skipo.
La interlingvaan tradukon faris iu Thomas Breinstrup jam en 2006. Ĝi videblas tie ĉi: https://translations.launchpad.net/mailman/3.0/+pots/mailman/ia/+translate
Cetere, por reteni la vikimedian tempon, simile traduki la interfacon de vikimediaj programoj kaj retejoj eblas ĉe http://translatewiki.net/
Kaj por kelkaj Esperantaj retejoj kaj projektoj, ĉefe de E@I, ekzistas http://tradukejo.ikso.net/ (enirebla per ensalutdatumoj de www.lernu.net).
Amike, Marek Blahuš (Blahma)