Ankaŭ multe dankoj al KuboF!
Ek ni havas permeson, ni povos alŝuti la gazetaran komunikon al Meta,
kie ni povos traduki ĝin por diskomuniki ĝin eĉ pli vaste en alilingvaj
komunikokanaloj. :)
Ĝis baldaŭ, mathieu
Le 24/09/2018 à 13:39, KuboF Hromoslav a écrit :
Saluton.
La 18an de Septembro 2018 atingis nia, Esperanta, Vikipedio rimakeblan
mejloŝtonon - 250 000 artikolojn. Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
aliĝis al UEA kaj preparis komunan gazetaran komunikon pri la temo,
kiun mi plusendas sube.
Ni jam atingis rimarkeblajn atingojn (laŭ jaroj ni povas konstati
ankaŭ pli grandan atenton pri kreskanta kvalito de unuopaj artikoloj!)
kaj tio klare montras, ke nia vojo estas irebla kaj irinda.
PS: Mi nun komunikas kun UEA pri liberigo de la gazetara komuniko.
Dume estas bona evoluo.
Jen nia komuna komuniko:
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 757
2018-09-20
VIKIPEDIO EN ESPERANTO ATINGAS SIAN 250-MILAN ARTIKOLON
La 18-an de Septembro 2018 Vikipedio en Esperanto atingis sian
250-milan artikolon. La koncerna artikolo estas "Livaie", pri komunumo
en Francio, kaj verkis ĝin kontribuanto Dominik. Legu ĝin ĉe
https://eo.wikipedia.org/wiki/Livaie.
La Esperanto-lingvan version de Vikipedio fondis Chuck Smith la 6-an
de novembro 2001. Kun la helpo de Jerry Muelver kaj Stefano Kalb, li
publikigis la unuan version la 2-an de januaro 2002, kun pli ol 300 paĝoj.
La artikoloj estas libere redakteblaj kaj lastatempe pli ol 300
uzantoj redaktas Vikipedion en Esperanto ĉiumonate. La volontuloj de
Vikipedio daŭre aldonas novajn artikolojn kaj samtempe pligrandigas
kaj plikvalitigas jam ekzistantajn. En la enciklopedio estas krom
teksto ankaŭ fotoj, videoj, sonaĵoj kaj eĉ 3D-objektoj. La tuta
projekto estas ebla nur danke al tuja kunlabora reviziado per
interreto -- kaj multaj volontuloj.
La Esperanta Vikipedio tenas la 32-an pozicion inter Vikipedioj laŭ
nombro de artikoloj. Proksimaj estas la eŭska (45 mil pli), la bulgara
(5 mil malpli) kaj rapide proksimiĝas la armena. Sed kvanto de
artikoloj ne estas ĉio -- gravas ankaŭ kvalito de ili. Konsiderante
kvaliton de la 1 000 plej gravaj artikoloj, la Esperanta Vikipedio
estas en tre bela 16-a loko. En la tutmonda Vikimedia movado ĝi estas
pozitive taksata, ĉar ĝi fondiĝis tre frue, kunigas signifan komunumon
kaj eĉ estas oficiale reprezentata de la organizo Esperanto kaj Libera
Scio (ELiSo).
Vikipedio ebligas aliron al artikoloj pri plej diversaj temoj kutimaj
en enciklopedio, el ĉiuj fakoj, sed por la Esperanto-komunumo ĝi havas
kroman valoron, nome registri artikolojn pri Esperanto-aktivaĵoj kaj
iniciatoj, kun fotoj kaj ilustraĵoj pri multaj faktoj kaj homoj, kiuj
konsistigis la evoluon de nia lingvo laŭlonge de pli ol 130 jaroj. La
artikoloj de Enciklopedio de Esperanto (1934) estis enretigitaj kaj
(ankaŭ) vi povas daŭre grandigi kaj plibonigi ilin. Specife utila ĝi
estas por fakaj asocioj, kiuj per ĝi povas facile disvastigi informojn
de sia fako.
Dum multaj jaroj de sia ekzisto Vikipedia medio multe ŝanĝiĝis.
Komence redaktado okazis per speciala kodo, ne tre malfacila, sed
neintuicia por neteĥnikemuloj. Nuntempe vi povas redakti kaj formatigi
tekston simile kiel en retpoŝto. Aldone, progresaj teĥnikaj iloj nun
faras plurajn monotonajn laborojn, do vi povas fokusiĝi pri la vera
kerno -- bonkvalita teksto. Eĉ, ĉiam pli da homoj faras simplajn
redaktojn (ekz. korektado de mistajpoj) per poŝtelefona aplikaĵo. Por
helpi al Vikipedio, komencu per
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Bonvenon_al_Vikipedio.
Ĉar Vikipedio estas utila al la Esperanta komunumo, pluraj organizoj
jam helpis kaj plu helpas ĝin. Inter ili estas UEA, TEJO, E@I kaj
novfondita Esperanto kaj Libera Scio, specife fokusiĝanta pri
Vikimedia agado. Sen tiuj organizoj Vikipedio ne estus tiom bunta,
kiom ĝi estas nun.
Statistikaĵojn pri ĉiuj pli ol 200 versioj de Vikipedio oni trovas ĉe
https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Wikipedias#Detailed_list, dum
specifaj pri la Esperanto-versio troviĝas ĉe
https://eo.wikipedia.org/wiki/Specialaĵo:Statistikoj
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Statistikoj>.
UEA kaj ELiSo varme gratulas -- kaj kore dankas -- tiom da aktivuloj,
kiuj praktike anonime, sed plenanime kaj volontule laboras por libera
scio en Esperanto.
KuboF Hromoslav
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso