Dankon al ĉiuj partoprenantoj,
Persono, iu ajn nomo iras, la ĉefa afero estas ke tiuj al kiuj ni
parolas bone komprenas pri kio ni parolas kiam ni uzas tia nomo aŭ alia.
Unue, ni povas kompari kun aliaj grupnomoj:
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_chapters>. Notu ke kelkaj
grupoj adaptis iomete la formo ( Wikimédia France aŭ Wikimédia
Magyarország ) aŭ la skripto (Викимедиа РУ). Sed ĝenerale, Wikimedia
Plenlonganomio estas la retenita nomo, kaj Wikimedia XY kaj WMXY estas
nomo uzita kiel oni deziras iun pli mallonga, kaj sen teĥnika problemo
por retadreso ktp.
Wikimedia Esperanto kaj Wikimedia EO verŝajne estas la pli proksima al
tio, kio aliaj vikimediaj grupoj uzas. Do, por ekster-esperanta uzoj,
ili estas certe la pli taŭga.
Por inter-esperantistoj, ekzemple en esperante-skribintaj dokumentoj,
ne-oficialaj diskutoj, ktp, mi opinias ke Vikimedia Esperanto, Vikimedio
Esperanto, ELISo aŭ aliaj estas ĉiuj sufiĉe klaraj.
En la telegrama ĉambro, mi êc proponis "Vikimedio, Esperanto kaj LIbera
Scio Tribuo (VELISTo)" kiel nova ne-formala nomo, ĉar tie ELISo hisas
ĝian velon, ĉu ne? Kaj ankaŭ, kun tiom da ebleco, oni povas opinii "Ve!
Listo…" :D
Do, resume, mi voĉdonas
* al "Wikimedia Esperanto" por la longa formo de oficialaj
ne-esperantaj uzoj
* al "Wikimedia EO", "wikimedia-eo", "WMEO", kie aliaj
grupoj uzas
tian formon
* aliloke, io ajn alia, kiun oni ŝatas, se ĉiuj bone komprenas
Kore,
psychoslave
Le 26/02/2021 à 18:35, Michal Matúšov a écrit :
Saluton kaj dankon pro la ĝisnunaj reagoj!
Jen, kelkaj aldonaj klarigoj:
Didier Janot skribis: "[...] sed kial "Vikimedio Esperanto" kaj ne
"Esperanto Vikimedio" ?"
Tio estas kutimo en la vikimedia movado, ke organizoj uzas vikian
vorton kiel la unuan. Landaj asocioj ĉiam nomiĝas "Vikimedio lando",
Uzanto-Grupoj ofte nomiĝas "Vikimedianoj de lando / urbo / temo".
Temaj organizoj estas malmultaj, do ne eblas vidi iun kutimon.
Rekomendoj estas en
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_movement_affiliates/Naming_guidel…
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_movement_affiliates/Naming_guidelines#thorgs>
Estas bona demando, ĉu niaj proponitaj nomoj estus akceptitaj (inter
la ekzemplaj akceptataj nomoj estas neniu kun tiu kutimo), sed ni
devas provi por scii.
Fakte, ni estas dekomence multe pli bone integritaj en vikimedia mondo
ol la Esperanta - ni estas rekonitaj de VMF jam dum preskaŭ 8 jaroj,
sed ni nur nun laboras pri membriĝo al UEA kaj TEJO; VMF nin invitas
al diversaj eventoj (kaj pagas nian partoprenon) dum Esperantistoj ne
tiom (kaj apenaŭ repagas nin) ks. Ankaŭ, ni ne estas kutima
"Esperanta" organizo kiu strebadus por disvastigi Esperanton "nur"
por
disvastigi Esperanto - ni helpas al Esperanto nerekte per nia laborado
por edukado.
James Rezende Piton, kaj Ziko van Dijk pri "Vikimedio EO"
Kiel mi skribis, la natura nomo estus "Vikimedio Esperanto". Tiu tre
bone funkcias kaj en la Vikimedia kaj en la Esperanta mondo.
Sed ĝi ne tiom bone funkcius en Slovakio, kie ni estas jure
registritaj. Specife ĉar de Slovakio ni povas ricevi diversan
subtenon, ekzemple de monakira kampanjo (kiu nun okazas). La celgrupo
estas kutimaj slovakoj - kaj tiuj iom konas Vikimedion (do volas
subteni nin), sed ne bone konas Esperanton. Kun la oficiala
nomo "Vikimedio EO" ni povas emfazi tion, kion homoj jam konas.
Mi emfazas, ke "oficiala nomo" estas simple tiu, kie estas kiel la
ĉefa en Statuto, kaj sub kiu ni komunikas kun oficejoj. Ni povas uzadi
ankaŭ alian nomon, eĉ samtempe, en aliaj cirkonstancoj. Ekzemple
"Vikimedio EO" en Statuto kaj Slovakiaj oficejoj, "Vikimedio
Esperanto" en la Esperanta mondo, "Esperanto kaj Libera Scio" en la
vikimedia mondo antaŭ rekono kiel Tema organizo.
Ziko van Dijk skribis: "Kaj, cxu estas ebla konsideri ankaux
"Wikimedia Esperanto"? Cxar tio estas la pli konata kaj oficiala
formo, cxu ne?"
En mia antaŭa mesaĝo mi skribis en Esperanto, ankaŭ la nomon, do mi
atentigis, ke la oficiala nomo estus en la Slovaka. Tiel plene
oficiale (faksimile) nia nomo estus "Wikimedia EO" aŭ "Wikimedia
Esperanto". Mi supozas, ke en la Esperanta medio ni uzadus precipe la
Esperantigitan version.
Dankon pro viaj reagoj! Se estas ankoraŭ iuj demandoj aŭ rimarkoj,
bonvolu ilin skribi!
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
št 25. 2. 2021 o 21:47 Ziko van Dijk <zvandijk(a)gmail.com
<mailto:zvandijk@gmail.com>> napísal(a):
Saluton,
mi dankas al nia prezidanto kaj la estraro pro la bonaj preparo
kaj klarigo.
Do "Vikimedio Esperanto" estas tute tauxga laux mi. Mi nur ne bone
komprenas: Kio estas la motivo por "Vikimedio EO"?
Kaj, cxu estas ebla konsideri ankaux "Wikimedia Esperanto"? Cxar tio
estas la pli konata kaj oficiala formo, cxu ne?
Sincere,
Ziko
Am Do., 25. Feb. 2021 um 19:43 Uhr schrieb James Rezende Piton
<sudastelaro(a)gmail.com <mailto:sudastelaro@gmail.com>>:
Saluton,
Mi subtenas la nomoŝanĝon kaj mi nenion bezonis skribi... ĝis
kiam mi
legis de KuboF:
> Tial mi persone rekomendas la oficialan nomon "Vikimedio EO",
kun alternativa nomo (ankaŭ en la Statuto) "Vikimedio Esperanto".
Mi ne malsubtenas la formon "Vikimedio EO". Ni lasus malkonvene
longan
nomon kie tamen la vorto "Esperanto"
estis legebla favore al
mallongigo, kiun malmultaj konas. Tial mi subtenas: "Vikimedio
Esperanto".
Kaj Didier demandas:
sed kial
"Vikimedio Esperanto"
kaj ne
"Esperanto Vikimedio" ?
Pro vortofarado. La dua formo ne estas skribita en regula Esperanto,
sen la streko. En la angla "Esperanto Wikimedia", sed en Esperanto
"Esperanto-Vikimedio".
(kun streko; tial ekzistas "Universala Esperanto-Asocio" kaj ne
ekzistas "Universala Esperanto Asocio").
Mi egale subtenas "Vikimedio [je la nomo de] Esperanto" kaj
"Esperanto-Vikimedio", kun prefero por la unua, tiel ke
Vikimedio
estu
la unua vorto legata.
Amike,
James
On Thu, Feb 25, 2021 at 1:27 PM Didier Janot
<didier.janot(a)gmail.com
<mailto:didier.janot@gmail.com>> wrote:
>
> Saluton,
>
> Ĝenerale mallonga nomo estas pli bone ol longa,
> kaj ekde tri vortoj estas ĝenerale longa nomo.
>
> Do ŝanĝi al duvorta nomo estas bona ideo,
> sed kial
> "Vikimedio Esperanto"
> kaj ne
> "Esperanto Vikimedio" ?
>
> Ankaŭ el komunika vidpunkto,
> estas ĝenerale pli bone meti unue la komunan vorton
> de ligitaj organizoj.
> Ekzemple multaj eo-asocioj nomiĝas
> Esperanto xxxxxx,
> kun xxxxx, nomo de lando/urbo/simile
>
> Do ĉu ekzistas kialo por meti unue la vorton "Vikimedio"?
>
> Ĝis,
> DJ
>
>
> Le jeu. 25 févr. 2021 à 13:48, Michal Matúšov
<kubof.hromoslav(a)gmail.com <mailto:kubof.hromoslav@gmail.com>> a
écrit :
>>
>> Saluton.
>>
>> Resumo: La Estraro proponas ŝanĝi la nomon de "Esperanto kaj
Libera Scio" al pli longdaŭra (precipe "Vikimedio Esperanto" por
uzado en Esperantujo). Por tio bezonatas decidoj ankaŭ de aliaj
instancoj. Precipe se vi *forte* kontraŭas, skribu tion nun.
>>
>> Ĝis nun ni kaj oficiale (kiel jura persono) kaj neoficiale
(en niaj
sociaj retejoj, informpaĝoj ktp) uzas nian Uzanto-Grupan
nomon "Esperanto kaj Libera Scio". Sed ni scias, ke post kiam ni
iĝos Vikimedia Tema organizo, ni povos kaj oficiale kaj neoficiale
uzadi la Temo-Organizan nomon "Vikimedio Esperanto".
>>
>> Ĝis nun tio kaŭzis nur etajn problemojn, precipe pri kreado
de
reputacio por nia marko (dum jaroj ni nomas nin iel kaj poste
nomos nin aliiel). Sed nun, kiam ni faras monakiran kampanjon (kaj
eble partoprenos iujn lokajn pagatajn projektojn) en Slovakio, tiu
nomo estas vere balasta. Precipe temas pri nesufiĉa trafado al
Vikimedio, kaj troa trafado al Esperanto - kion multaj eksteruloj
interpretos, ke ni estas nure Esperanta organizo (do sen rilato al
Vikimedio).
>>
>> La Estraro de ELiSo ĵus decidis:
>>
>> strebi ŝanĝi oficialan nomon (en Statuto) de "Esperanto kaj
Libera Scio" al pli longdaŭra (post-Uzanto-Grupa) nomo; kaj
>> strebi ricevi permeson de AffCom por
uzado de Temo-Organiza
nomon (konkrete "Vikimedio Esperanto") en
Esperantujo jam antaŭ
ofiiala rekono kiel Tema organizo.
>>
>> La Estraro *ne* havas la rajton ŝanĝi nomon memstare kaj tial
tion ne
faros memstare. La decidoj signifas nur tion, ke 1) la
Estraro preparos dokumentojn por la sekva Kunsido de Ĝenerala
asembleo, kie Ĝenerala asembleo povos ŝanĝi Statuton (kaj tiel
nomon); kaj 2) la Estraro komunikos kun AffCom (komisiono de la
Fondaĵo Vikimedio, kiu zorgas pri aliĝintaj organizoj) kaj petos
ĝin pri permeso por pli frua uzado de nomo, kiu estas rezervita
por organizo de pli alta rekono.
>>
>> La Estraro dume ne diskutis kiun oficialan nomon (en Statuto)
uzi.
Natura nomo estus "Vikimedio Esperanto" (en la slovaka, ĉar
ni estas registritaj en Slovakio). Mi persone rekomendas doni pli
grandan emfazon al la vorto "Vikimedio", ĉar tio estas la afero,
kiun publiko pli rekonas (kaj konsekvence donas al ni pli grandajn
ŝancojn de kunlaboro kaj helpo de la publiko). Tial mi persone
rekomendas la oficialan nomon "Vikimedio EO", kun alternativa nomo
(ankaŭ en la Statuto) "Vikimedio Esperanto". Komperneble, aliaj
proponoj estas bonvenaj!
>>
>> Ŝanĝo de oficiala nomo (en statuto) estas sufiĉe enorda. La
institucio per kiu funkcias nia monakira kampanjo (en Slovakio)
konfirmis tion.
>> Uzado de alia nomo en la internacia
Vikimedia movado kaj alia
nomo en sia loka medio ne estas nekutima. Ni havas
bonan
reputacion kaj mi kredas, ke AffCom permesus tion al ni.
>> Fine, multo dependos de decido de
AffCom, ĉar ili rajtas
malpermesi al ni uzi la vorton "Vikimedio" en
nia oficiala nomo.
>>
>> Kion vi faru nun?
>> Se vi konsentas - nenion.
>> Se vi malkonsentas - skribu tion.
>>
>> Ni delonge scias, ke ni ŝanĝos nian nomon al "Vikimedio
Esperanto" kaj tion emfazas nia strebo iĝi Vikimedia Tema
organizo. La Estraro jam decidis sian plian laboron en tiu kampo,
do se nenio kontraŭa okazos, la Estraro simple plenumos la laboron.
>> Se vi malkonsentas kun tia ŝanĝo de la
nomo, skribu tion
*nun*! Se pluraj homoj *forte* kontraŭos ene de semajno, la
Estraro repripensos la aferon. Ankaŭ viaj subtenaj mesaĝoj estas
aprezataj, sed ne nepre bezonataj (se homoj ne kontraŭos).
>>
>> Amike
>> Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
>> Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
>> Prezidanto
>> _______________________________________________
>> Dissendolisto de ELiSo
>> ELiSo(a)lists.wikimedia.org <mailto:ELiSo@lists.wikimedia.org>
>>
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
<https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo(a)lists.wikimedia.org <mailto:ELiSo@lists.wikimedia.org>
>
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
<https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso>
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org <mailto:ELiSo@lists.wikimedia.org>
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
<https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso>
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org <mailto:ELiSo@lists.wikimedia.org>
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
<https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso>
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso