2014-05-05 9:30 GMT+00:00 Robert Weemeyer robert.weemeyer@gmail.com:
La anglalingva raporto kaptis la atenton de la germanlingva Vikipedio-komunumo. Tute supre en https://de.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Kurier aperis artikolo, kies temlinio citas la nean decidon pri al subvencipeto de ELiSo: "Niemand braucht freies Wissen auf Esperanto". Sekve ekestis ampleksa diskuto: https://de.wikipedia.org/wiki/Wikipedia_Diskussion:Kurier#.E2.80.9ENiemand_b...
Kvankam gxis nun sxajne neniuj esperantistoj partoprenis en la diskuto, la plejparto de la diskutanto klare favoras la Esperanto-Vikipedion kaj gxian komunumon kaj protestas kontraux la argumento, ke "neniu bezonas liberan scion en Esperanto".
Robert Weemeyer
Jes, multegajn dankojn. Mi provis kompreni la diskuton germanan, sed estas tro longa kaj komplika por respondi. Sed la baza respondo estas ke ni laboras por ĝi kaj do ni deziras. Mi ne komprenas kiel oni povus argumenti kontraŭ alies deziro havi informaron en propran lingvon.
Dankon denove.