Saluton.
2015-09-26 10:47 GMT+02:00 Mathieu Stumpf <psychoslave(a)culture-libre.org>rg>:
Saluton Michal,
Le 19/09/2015 13:05, Michal Matúšov a écrit :
Saluton.
En Esperanta Vikipedio aperis pluraj skanaĵoj de UEA-Jarlibroj, kiuj ŝajne
estas daŭre aŭtorrajte protektataj kaj devus esti forigitaj. Por savi ilin
mi demandis UEA pri liberigo.
Tamen, la situacio povas esti malsimpla pro diversaj aferoj. Ĉu iu povus
kontroli enhavon de iuj jarlibroj, prefere ankaŭ tre malnovaj, kiom estas
rekte de UEA, kiom venas de aliaj aŭtoroj kaj ĝenerale kiom facilus
liberigi tutan libron? Ekz., ŝajne necesos "cenzuri" reklamojn al eldonitaj
libroj, se ili enhavas bildon de kovrilpaĝo.
Ĉu vi povus doni rilatajn ligojn?
Forigado estas diskutata ĉe
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Forigendaj_dosieroj .
Ĝenerale, situacio pri kopirajto estas malsimpla, ĉar ĝi tre varias en
diversaj landoj kaj tempo. Povas okazi, ke UEA povas liberigi tutan propran
tekston, kiu estas en iu jarlibro, sed ne povas liberigi kovrilon de libro
kiu estas tie reklamata. En tia okazo ni povus alŝuti skanaĵon de la
jarlibro, sed ni devus forigi parton, kiu montras kovrilon de plue
mallibera libro. Ankaŭ povus okazi, ke dokumento enhavas tekston parte de
UEA kaj parte de alia persono, kiu ne volas / povas liberigi ĝin... ankaŭ
malbona situacio.
Bonus doni al UEA-estraro klarajn indikojn kaj helpon.
Ankaŭ, kiuj aliaj
dokumentoj de UEA, laŭ vi, meritas liberigon?
Iun ajn edukan dokumenton bonvenas vikimedio, ĉu ne?
Jes, sed ĉu vi havas konkretan proponon? Jam estis diskutataj gazetaraj
komunikoj.
(Pri "bonus", ĉu la uzada formo ne estas "bonigi"?)
Dankon por viajn kontribuojn.
Sabate,
mathieu
Amike
_______________________________________________
Dissendolisto de
ELiSoELiSo@lists.wikimedia.orghttps://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)