Saluton.
2015-09-26 10:47 GMT+02:00 Mathieu Stumpf psychoslave@culture-libre.org:
Saluton Michal,
Le 19/09/2015 13:05, Michal Matúšov a écrit :
Saluton.
En Esperanta Vikipedio aperis pluraj skanaĵoj de UEA-Jarlibroj, kiuj ŝajne estas daŭre aŭtorrajte protektataj kaj devus esti forigitaj. Por savi ilin mi demandis UEA pri liberigo.
Tamen, la situacio povas esti malsimpla pro diversaj aferoj. Ĉu iu povus kontroli enhavon de iuj jarlibroj, prefere ankaŭ tre malnovaj, kiom estas rekte de UEA, kiom venas de aliaj aŭtoroj kaj ĝenerale kiom facilus liberigi tutan libron? Ekz., ŝajne necesos "cenzuri" reklamojn al eldonitaj libroj, se ili enhavas bildon de kovrilpaĝo.
Ĉu vi povus doni rilatajn ligojn?
Forigado estas diskutata ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Forigendaj_dosieroj .
Ĝenerale, situacio pri kopirajto estas malsimpla, ĉar ĝi tre varias en diversaj landoj kaj tempo. Povas okazi, ke UEA povas liberigi tutan propran tekston, kiu estas en iu jarlibro, sed ne povas liberigi kovrilon de libro kiu estas tie reklamata. En tia okazo ni povus alŝuti skanaĵon de la jarlibro, sed ni devus forigi parton, kiu montras kovrilon de plue mallibera libro. Ankaŭ povus okazi, ke dokumento enhavas tekston parte de UEA kaj parte de alia persono, kiu ne volas / povas liberigi ĝin... ankaŭ malbona situacio.
Bonus doni al UEA-estraro klarajn indikojn kaj helpon. Ankaŭ, kiuj aliaj dokumentoj de UEA, laŭ vi, meritas liberigon?
Iun ajn edukan dokumenton bonvenas vikimedio, ĉu ne?
Jes, sed ĉu vi havas konkretan proponon? Jam estis diskutataj gazetaraj komunikoj.
(Pri "bonus", ĉu la uzada formo ne estas "bonigi"?)
Dankon por viajn kontribuojn.
Sabate, mathieu
Amike
Dissendolisto de ELiSoELiSo@lists.wikimedia.orghttps://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso